niedziela, 15 marca 2009

Latin- kaj grekdevenaj numeraloj en Esperanto

En la ĉi-suba tabelo mi kolektis latin- kaj grekdevenajn vorterojn koncernantajn numeralojn, kun ekzemploj el Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Mi esperas, ke tio permesos pli bone kompreni la klasikajn radikojn de la lingvo.

baza numeralo latindevena vortero ekzemploj grekdevena vortero ekzemploj
unu uni- unikorno, uniformo, unisono mono- monogamio, monoklo, monolito
du bi- bigamio, biplano, bilaterala di- dipolo, diftongo, dipleksa
tri tri- tricepso, triplikato tri- trilogio, trigonometrio
kvar kvadri- kvadricepso, kvadrilo, kvadrigo tetra- tetraedro, tetralogio, tetrametro
kvin kvinkve- mankas en PIV, kun kvin estas ligitaj kvintesenco, kvintalo, kvinteto penta- pentagono, pentodo, pentaedro
ses seks, se- semestro, seksteto heks(a)- heksametro, hektodo, heksagono
sep septe(m)- septeto, septembro hept(a)- heptagono, heptodo
ok okt(o)- oktobro, oktavo okt(a)- oktaedro
naŭ novem- novembro ennea mankas en PIV
dek dec- decembro deka- dekapodoj, dekalogo, dekalitro
cent centi- centigrada hekto- hektolitro
mil mille- mankas en PIV kilo- kilogramo, kilometro
miliono mankas en PIV mankas en PIV mega- megavato, megatuno
miliardo mankas en PIV mankas en PIV giga- gigavato
duono semi- semivokalo, semicirklo hemi- hemisfero, hemikranio
dekono deci- decimetro, decilitro mankas en PIV mankas en PIV
centono centi- centimetro, centilitro mankas en PIV mankas en PIV
milono mili- milibaro, milimetro mankas en PIV mankas en PIV
milionono mankas en PIV mankas en PIV mikro- mikrosekundo, mikrometro
miliardono mankas en PIV mankas en PIV nano- nanosekundo
multe da, multaj multi- multipliki poli- poliedro, poligloto

3 komentarze:

  1. Saluton Paweł, mi ne scias cxu mi gxenas vin, cxiel, mi sxatus alparoli vin, cxar mi pensas ke estas miskompreno.

    Mi havas tute neniom kontraux vi, mi nur defendas mian pensadon, kaj intencas eviti ke okazos al klaku.net samon denove (morton pro malintereso de uzantoj). Cxefe pro similaj aferoj mi forlasis el klaku.

    Kiel bona ekzemplo el novajxoj por klakumi, estas precize cxi tiu, originala, kaj kompleta artikolo. Gxi povas esti interesa aux malinteresa, sed indas gxin publikigi. (Bedauxrinde, mi ne pensas same pri la aliaj klakumitaj blogaxoj de vi, kaj mi atendis gxis vidi ke sendi novajxojn el vian propran blogon estis riskonta).

    Ecx pli, se vi ne publikigas cxi tiun blogajxon cxe klaku, mi gxin faros morgaux.

    OdpowiedzUsuń
  2. Ombresaco, mi estas homo neema kvereli, do pro tio mi rezignis pri aktiva uzado en Klaku.net. Mi nur, de tempo al tempo, ĵetos okulon, kio nova en la retejo.
    Kun salutoj.

    OdpowiedzUsuń