wtorek, 1 września 2009

1000 kantoj en la vikia E-kantaro

Aleksej Kuznecov informas perpoŝte (Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto):
Libera Esperanta kantaro-vikio iĝis 1000-kanta!
Dum la lastaj tagoj kvanto de kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio superis 1000! Tio estas rezulto de kelkjara internacia kunlaboro, farata de esperantistoj el la tuta mondo.
Danke al la vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri muziko. Iu kunlaboranto povas enmeti novan kantotekston, alia korektas erarojn, plua alia povas aldoni muziknoton aŭ kompletigan informon, ktp.
Paŝo post paŝo la kantaro kreskas kaj iĝis vera helpilo por muzikemuloj. Ĝin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj. La kantaro estas fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de E-kursoj. Fanoj trovas en ĝi kompletajn albumojn de ŝatataj muzikbandoj kaj videaĵojn de kantoj. Aŭtoroj kaj tradukantoj uzas ĝin por publikigi siajn verkaĵojn.
En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj, tradukitaj el naciaj lingvoj, movadaj, por korusa plenumado, infanaj, rokaj, popaj kaj aliaj.
En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laŭ kategorio, nomo aŭ per frazo entekste.
Kantoj estas aranĝataj laŭ albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de la koncerna aŭtoro aŭ muzikbando. Por prezentado de la kantoj vi povas trovi muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Vi povas sekvi la kantotekston kaj ankaŭ spekti videaĵon aŭ uzi karaokeon.
Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu cifero - 1000, kaj invitas ĉiujn, kiuj ĝis nun ne vizitis la kantaron fari tion, trovi ŝatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en gastlibro.
Funkciadon de kantaro-vikio subtenas EĉeI, kiu dum jaroj gastigas ĝin en sia servilo, dankon!
Adreso de la kantaro-vikio: http://ikso.net/kantaro/