czwartek, 12 marca 2009

Laŭtemaj vortaroj

Grandan rolon en lingvolernado ludas laŭtemaj vortaroj – bedaŭrinde, en la esperanta literaturo estas tre malmultaj ĉi-specaj verkoj. Ilia rolo rezultas de tio, ke oni pli facile enmemorigas nociojn, se ili estas laŭteme organizitaj.

Mi citu ekzemplon devenantan el la verko de Michel Duc Goninaz eldonita en Parizo en la jaro 1971 – Vocabulaire Esperanto. Ĝi estas dulingva – esperanta-franca.

RELIGIO

religio: pagano, idolo, ateisto, framasono, Biblio, Evangelio, judo, Izraelido, Kristo, katoliko, protestanto, ortodoksa, Islamo, Korano, Budho

preĝi: adori, oferi, beni, prediki, pilgrimi, fasti

pastro: pastoro, rabeno, papo, episkopo, monaĥo, abato, kardinalo

templo: kapelo, moskeo, sinagogo, katedralo, altaro, katedro

konfesio: eklezio, paroĥo, sekto, dogmo, Reformacio, herezo, skismo

dio: diablo, demono, anĝelo, apostolo, disĉiplo, medio, animo, paradizo, infero, purgatorio, damni

kulto: liturgio, ceremonio, Pasko, Kristnasko, Julo, fasto, Pentekosto, meso, diservo, kruco

sakramento: komunio, hostio, bapti, peki, konfesi, absolvi, penti, graco, miraklo

sankta: pia, superstiĉa, fanatika, bigoto, blasfemi, sorĉi, magio, fantomo

Kiel oni vidas, la aŭtoro kolektis ĉi tie antaŭ ĉio substantivojn (kaj kelkajn verbojn) kiujn oni uzas en ĉiutaga interparolo. Oni povus kompreneble konstrui surbaze de la supra materialo multe pli da nocioj kaj aldoni tipajn adjektivojn. Mi opinias, ke studado de laŭtemaj vortaroj devus esti la dua etapo post tralaboro de normala manlibro de Esperanto.

2 komentarze: