piątek, 13 marca 2009

Longviveco de esperantaj libroj

En la lastaj tagoj mi trarigardis miajn multajn esperantajn librojn aĉetitajn antaŭ multaj jaroj, speciale kiam mi laboris en Pola Esperanto-Asocio. Kun miro kaj satisfakcio mi konstatas, ke ili estas – mi pensas speciale pri manlibroj, konversacioj, vortaroj kaj tiel plu – plene utilaj. Ekzemple, mi havas tre malnovan jam manlibron de fratoj Edmund kaj Jan Fethke, eldonitan antaŭ 50 jaroj “1000 słów języka esperanto” (1000 vortoj de la lingvo Esperanto), el kiu oni povas sukcese ellerni Esperanton sur la baza nivelo. Kompreneble, kelkfoje temoj tuŝitaj en tiaj libroj estas iom malnoviĝintaj, sed preterlasante tiajn maloftajn kazojn la instruata gramatiko kaj vortaro estas plene utilaj. Mi speciale scivole trafoliumis la “Historion de Esperanto 1887-1912” de Adam Zakrzewski, skribitan en la jaro 1915 (!), kaj reeldonitan en la 80-aj jaroj per Pola Esperanto-Asocio. La libro estas vere interesa kaj oni legas ĝin senprobleme – danke al netuŝebleco de la lingvo. Interesa afero.

2 komentarze:

  1. Czy "1000 słów języka Esperanto" istnieje też w wersji elektronicznej? Jeśli tak, to skąd można ściągnąć tę książkę?

    OdpowiedzUsuń
  2. To bardzo stara książka - nie widziałem jej nigdy w postaci elektronicznej, choć wymagałoby to pewnie dokładnego poszperania w Google.

    OdpowiedzUsuń