środa, 28 października 2009

Esperanto en dek lecionoj online

Mi kopiis la enhavon de mia elibro "Esperanto en dek lecionoj" kaj publikigis ĝin sub la adreso:
http://sites.google.com/site/deklecionoj/
Mi esperas, ke ĝi estos utila por personoj, kiuj volas legi online kaj ne ŝatas elibrojn.

wtorek, 1 września 2009

1000 kantoj en la vikia E-kantaro

Aleksej Kuznecov informas perpoŝte (Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto):
Libera Esperanta kantaro-vikio iĝis 1000-kanta!
Dum la lastaj tagoj kvanto de kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio superis 1000! Tio estas rezulto de kelkjara internacia kunlaboro, farata de esperantistoj el la tuta mondo.
Danke al la vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri muziko. Iu kunlaboranto povas enmeti novan kantotekston, alia korektas erarojn, plua alia povas aldoni muziknoton aŭ kompletigan informon, ktp.
Paŝo post paŝo la kantaro kreskas kaj iĝis vera helpilo por muzikemuloj. Ĝin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj. La kantaro estas fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de E-kursoj. Fanoj trovas en ĝi kompletajn albumojn de ŝatataj muzikbandoj kaj videaĵojn de kantoj. Aŭtoroj kaj tradukantoj uzas ĝin por publikigi siajn verkaĵojn.
En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj, tradukitaj el naciaj lingvoj, movadaj, por korusa plenumado, infanaj, rokaj, popaj kaj aliaj.
En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laŭ kategorio, nomo aŭ per frazo entekste.
Kantoj estas aranĝataj laŭ albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de la koncerna aŭtoro aŭ muzikbando. Por prezentado de la kantoj vi povas trovi muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Vi povas sekvi la kantotekston kaj ankaŭ spekti videaĵon aŭ uzi karaokeon.
Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu cifero - 1000, kaj invitas ĉiujn, kiuj ĝis nun ne vizitis la kantaron fari tion, trovi ŝatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en gastlibro.
Funkciadon de kantaro-vikio subtenas EĉeI, kiu dum jaroj gastigas ĝin en sia servilo, dankon!
Adreso de la kantaro-vikio: http://ikso.net/kantaro/

wtorek, 11 sierpnia 2009

Nova versio de Esperantilo

Sub la adreso http://www.esperantilo.org/ troviĝas nova versio de la tradukilo Esperantilo de Artur Trzewik - v. 0.990. Ĝi enhavas la jenajn plibonigojn:

  • Lingva ludo - vortaj amikoj. (Menuo Lingvistiko->Ludo - vortaj amikoj).
  • Plivastigo de pola vortaro. Multaj verboj havas nun du tradukoj por du polaj aspektoj (pole: pary aspektowe).
  • Kelkaj etaj plibonigoj de pola maŝina tradukado (direkto eo->pl)
  • Plibonigo de gramatika korektado.
  • Multaj etaj korektoj kaj plibonigoj.

 image

Bonlingva Vortaro – invito al kunlaborantoj

Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj dissendis leteron pri iniciato de Marcos Cramer kaj Renato Corsetti krei retan vortaron sub la nomo Bonlingva Vortaro. Mi citu la tutan enhavon de tiu ĉi ege interesa letero:

La Bonlingva Vortaro estas projekto por krei vortaron, kiu ne nur listigos radikojn kaj kunmetaĵojn kun iliaj signifoj, sed ankaŭ mencios informojn pri la uzindeco kaj la lingvostila nivelo de la radikoj kaj kunmetaĵoj.

Kiel bazon por niaj kriterioj de uzindeco ni uzas ĉefe la ideojn esprimitajn en la verko "La bona lingvo" de Claude Piron. Laŭ tiuj kriterioj, multaj nenecesaj  novradikoj el PIV kaj el aliaj fontoj estos markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj kunmetaĵoj por anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan Esperanton, kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj radikoj kaj eleganta vortfarado.

La unua versio de la vortaro kombinos materialon el la Reta Vortaro kun la rekomendoj kolektataj en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj gvidata de Renato Corsetti. Por krei tiun unuan version, ni tamen ankoraŭ serĉas kunlaborantoj.

La Bonlingva Vortaro estas interreta vortaro, kiu funkcias per vikio. Tio signifas, ke simile kiel la Vikipedion, ĝin povas facile redakti ĉiuj interret-uzantoj. Marcos Cramer, la iniciatinto de la Bonlingva Vortaro, programis komputilan programon, kiu aŭtomate transprenis la materialon el la Reta Vortaro al la Bonlingva Vortaro (tion permesas la kopirajta permesilo de la Reta Vortaro). Lia komputila programo tamen intence ellasis tiun materialon de la Reta Vortaro, kiu tuŝas la novradikojn traktatajn en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj.

Nun venas la sekva paŝo en la kreo de la Bonlingva Vortaro: Krei artikolojn kiuj traktas tiujn radikojn, kiujn malrekomendas la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj. Tiu laboro ne povas esti farata aŭtomate, do necesas kunlaborantoj por plenumi ĝin. Ĉiu, kiu emas kunlabori pri ĉi tiu laboro por antaŭenigi la Bonlingva Vortaron, anoncu sin ĉe Marcos Cramer: "marcos.cramer@gmail.com"

La retpaĝaro de la Bonlingva Vortaro troviĝas ĉe http://vortaro.wikkii.com

piątek, 17 lipca 2009

Esperanta manlibro jam preta

Mi ĵus finis esperantan manlibron por poloj. Dosieron PDF, ekzercojn por jMemorize, esperantan klavaron kaj aŭdregistraĵojn vi povas elŝuti ĉi tie:


Atenton: Pro teknikaj malfacilaĵoj la dosieron vi povas elŝuti el Sendspace.pl:
http://www.sendspace.pl/file/06720785dd9d1a352a7a5c1

image

http://cid-caf3a5fead14b8d6.office.live.com/self.aspx/Esperanto/10Lecionoj/10lecionoj.pdf

niedziela, 28 czerwca 2009

Przyrostek –et

Przyrostek –et służy do tworzenia zdrobnienia, wskazuje osłabienie jakiejś cechy.

domo – dom; dometo – domek

filo – syn; fileto – synek

pordo – drzwi; pordeto – drzwiczki

knabo – chłopiec; knabeto – chłopczyk

bela – ładny; beleta – ładniutki

ridi – śmiać się; rideti – uśmiechać się

dika – gruby; diketa – grubawy, grubiutki

hundo – pies; hundeto – piesek

kato – kot; kateto - kotek

libro – książka; libreto – książeczka

okulo – oko; okuleto – oczko

ponto – most; ponteto – mostek

stulta – głupi; stulteta – głupiutki


Przyrostek występuje też jako samodzielny wyraz.

eta – mały, malutki, drobny

ete – mało, odrobinę

czwartek, 25 czerwca 2009

Pytanie i przeczenie

W języku esperanto pytanie możemy zadać na kilka sposobów.

Typowym sposobem jest postawienie na początku pytania słówka ĉu – czy.

Ĉu vi estas riĉa? Czy jesteś bogaty?

Ĉu Maria estas inteligenta? Czy Maria jest inteligentna?

Ĉu ili estas nun hejme? Czy oni są teraz w domu?

Ĉu ŝi studas la anglan lingvon? Czy ona studiuje język angielski?

Ĉu vi legas interesan libron? Czy czytasz interesującą książkę?

Ĉu li kuras tre rapide? Czy on biega bardzo szybko?

Ĉu sinjoro Kowalski ŝatas bieron? Czy pan Kowalski lubi piwo?

Ĉu sinjorino Markowska aŭskultas nun radion? Czy pani Markowska słucha teraz radia?

Ĉu lernantoj uzas volonte komputilojn? Czy uczniowie używają chętnie komputerów?

Ĉu vi estas ano de la retejo Nasza klasa? Czy jesteś członkiem witryny Nasza Klasa?

Ĉu Karlo uzis la krozilon Firefox? Czy Karol używał przeglądarki Firefox?

Ĉu Barbara skribis per helpo de la redaktilo Word? Czy Barbara piszała za pomocą edytora Word?

Ĉu ni iros sabate al kinejo? Czy pójdziemy w sobotę do kina?

Ĉu Johano studos matematikon? Czy Jan będzie studiować matematykę?

Ĉu infanoj ŝatas ludi pilkon? Czy dzieci lubią grać w piłkę?

Jeśli chcemy utworzyć zaprzeczenie, korzystamy zwykle ze słówka ne.

Mi ne havas komputilon. Nie mam komputera.

Mi ne estas kontenta. Nie jestem zadowolony.

Ŝi ne estas inteligenta. Ona nie jest inteligentna.

Ni ne havas tempon. Nie mamy czasu.

La programaro ne estas aktuala. Oprogramowanie nie jest aktualne.

Petro vojaĝas ne al Romo, sed al Berlino. Piotr pojedzie w podróż nie do Rzymu, lecz do Berlina.

Ili ne iras rapide. Oni nie idą szybko.

Feliĉo ne estas eterna. Szczęście nie jest wieczne.

Li ne komencis labori. On nie zaczął pracować.

Li legos la libron ne posttagmeze, sed vespere. On będzie czytać książkę nie po popołudniu, lecz wieczorem.

Ne Paŭlo ŝanĝis la kondiĉojn, sed Johano. Nie Paweł zmienił warunki, lecz Jan.

el: Esperanto en 10 lecionoj

wtorek, 23 czerwca 2009

Przyimek antaŭ

Przyimek antaŭ znaczy „przed“ (miejsce, kierunek, czas).

Antaŭ la domo staras aŭtomobilo. Przed domem stoi samochód.
Li staras antaŭ la pordo. On stoi przed drzwiami.
Vi havas la libron antaŭ via nazo. Masz książkę przed nosem.
Iru antaŭ ni. Idź przed nami.
A estas antaŭ B en la alfabeto. A jest przed B w alfabecie.
Metu antaŭ ŝin la manĝaĵon. Połóż przed nią jedzenie.
Revenu antaŭ la tagmanĝo. Wróć przed obiadem.
Finu la laboron antaŭ la sepa. Skończ pracę przed siódmą.
Oni devas prepari la dokumentojn antaŭ la kongreso. Trzeba przygotować dokumenty przed kongresem.
Mi renkontis ŝin antaŭ kelkaj tagoj. Spotkałem ją kilka dni temu.
La koncerto okazos antaŭ nelonge. Koncert odbędzie się niedługo.

Znaczenia przenośne:

Petro sentas timon antaŭ sia instruisto. Piotr czuje strach przed swoim nauczycielem.
Kiel aŭtoro vi respondas antaŭ viaj gelegantoj. Jako autor odpowiadasz przed swoimi czytelnikami.
Antaŭ ĉio vi devas lerni la strukturon de la lingvo. Przede wszystkim musisz nauczyć się struktury języka.
Ni havas antaŭ si grandan laboron. Mamy przed sobą wielką pracę.

Antaŭ jest często stosowany jako przedrostek.

urbo – miasto; antaŭurbo – przedmieście
ĉambro – pokój; antaŭĉambro – przedpokój
vidi – widzieć; antaŭvidi – przewidywać
pagi – płacić; antaŭpago – przedpłata
senti – czuć; antaŭsento – przeczucie
diri – mówić; antaŭdiri – przepowiadać, wróżyć
lasta – ostatni; antaŭlasta – przedostatni
ludo – gra; antaŭludo – preludium, uwertura
paroli – mówić; antaŭparolo - przedmowa

Antaŭ może też występować jako samodzielny wyraz.

antaŭa – poprzedni, uprzedni; la antaŭa ĉapitro – poprzedni rozdział
antaŭe – uprzednio, poprzednio; na przedzie; mi legis la artikolon antaŭe – czytałem artykuł uprzednio
antaŭi – wyprzedzać, być na przedzie; Petro antaŭis aliajn konkurantojn – Piotr wyprzedził innych konkurentów

el: Esperanto en dek lecionoj

niedziela, 21 czerwca 2009

Przyimek en

Przymek en znaczy „w” (miejsce, czas), „do” (kierunek).

En la ĉambro estas kvar knabinoj. W pokoju są cztery dziewczyny.
Mi vidis ŝin hieraŭ en la kinejo. Widziałem ją wczoraj w kinie.
En la tuta mondo. Na całym świecie.
Ili loĝas en Madrido. Oni mieszkają w Madrycie.
Ili havis armilojn en la manoj. Oni mieli broń w rękach.
En malproksimo mi ekvidis altajn montojn. W oddali zobaczyłem wysokie góry.
Petro eniris en la ĉambron. Piotr wszedł do pokoju.
Paŭlo tenas monon en la poŝo. Paweł trzyma pieniądze w kieszeni.
Paŭlo metis monon en la poŝon. Paweł włożył pieniądze do kieszeni.
La knabino kuras en la korto. Dziewczynka biega po podwórku.
La knabino kuris en la korton. Dziewczynka pobiegła na podwórko.
Iru tuj en vian ĉambron. Idź natychmiast do swojego pokoju.
Io falis en mian okulon. Coś wpadło do mojego oka.
Venis en mian kapon feliĉa penso. Przyszła mi do głowy szczęśliwa myśl.
Ili vizitos Parizon en majo. Oni odwiedzą Paryż w maju.
En la venonta semajno okazos lingva seminario. W przyszłym tygodniu odbędzie się seminarium językowe.
En vintro mi ofte vojaĝas al Zakopane. Zimą często podróżuję do Zakopanego.
En la somero mi aĉetos aŭtomobilon. Latem (tego lata) kupię samochód.
Mi finos mian laboron en kvar monatoj. Skończę moją pracę w pięć miesięcy.
En la nokto estas mallume. Nocą jest ciemno.

Znaczenia przenośne:

Parolu en la lingvo Esperanto. Mów w języku esperanto.
Ili vivis en granda mizero. Oni żyli w wielkiej biedzie.
La malsanulo mortis en turmentoj. Chory umarł w męczarniach.
Dividu la kukon en kelkajn partojn. Podziel ciasto na kilka części.
Ŝi diris tion en granda kolero. Ona powiedziała to w wielkim gniewie.
Ili sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. Oni siedzieli wkoło wokół ognia (ogniska).
Ni vivis ĉiam en granda amikeco. Żyliśmy zawsze w wielkiej przyjaźni.
Ilia ŝipo estis en danĝero. Ich statek był w niebezpieczeństwie.
Ŝi mortis en tre maljuna aĝo. Ona umarła w bardzo późnym (starym) wieku.
Agu ĉiam en plena unueco. Działajcie zawsze w pełnej jedności.
Donu al mi la prezon en eŭroj. Podaj mi cenę w euro.
En tiaj okazoj oni uzas alian vorton. W takich przypadkach używa się innego wyrazu.

Przyimek en jest często stosowany jako przedrostek przed czasownikami, „ukierunkowując” go. Najlepiej zilustrują to przykłady:

skribi – pisać; enskribi – wpisywać
iri – iść; eniri – wchodzić
salti – skakać; ensalti – wskakiwać
marŝi – maszerować; enmarŝi – wmaszerowywać
kuri – biegać; enkuri – wbiegać
meti – kłaść; enmeti – wkładać
havi – mieć; enhavi – zawierać
ĵeti – rzucać; enĵeti – wrzucać

Przyimek en może też występować jako osobny wyraz z przysłówkową lub przymiotnikową końcówką gramatyczną.

ene – wewnątrz; la mono estas ene – pieniądze są w środku
ena – wewnętrzny; la ena parto de la domo estas luksa – wewnętrzna część domu jest luksusowa

el: Esperanto en dek lecionoj

środa, 10 czerwca 2009

poniedziałek, 8 czerwca 2009

Określanie daty i czasu

Daty i czas określamy często z użyciem liczebników głównych i porządkowych.
Estas la kvara (horo). Jest czwarta (godzina).
Je kioma horo? O której godzinie?
Je la kvara. O czwartej.
Estas la tria kaj dek minutoj. Jest trzecia dziesięć.
Estas la dek kvina kaj dudek. Jest piętnasta dwadzieścia.
Estas kvin minutoj post la sesa. Jest pięć minut po szóstej.
Post la oka. Po ósmej.
Antaŭ la unua. Przed pierwszą.
Estas dek kvin antaŭ la dua. Jest za piętnaście druga.
Ŝi venos je la sepa kaj duono. Ona przyjdzie o wpół do ósmej.
Duono antaŭ la naŭa. Wpół do dziewiątej.
La komenco estas je la deka kaj kvarono. Początek jest o dziesiątej piętnaście. Początek jest kwadrans po dziesiątej.
Ni komencos kvaronhoron antaŭ la kvara. Zaczniemy za kwadrans czwarta. Zaczniemy kwadrans przed czwartą.
Komencu ĉirkaŭ la deka. Zacznij koło dziesiątej.
La diskuto estos morgaŭ matene. Dyskusja będzie jutro rano.
Ni havas la renkonton antaŭtagmeze. Spotkanie mamy przed południem.
Mi finos tagmeze. Skończę w południe.
Ni manĝos nian tagmanĝon je la kvina posttagmeze. Zjemy obiad o piątej po południu.
La konferenco okazos vespere. Konferencja odbędzie się wieczorem.
Nokte ni dormos. W nocy będziemy spali.
Lundo estas la unua tago de la semajno. Poniedziałek to pierwszy dzień tygodnia.
Sabato estas la antaŭlasta tago de la semajno, dimanĉo estas la lasta. Sobota jest przedostatnim dniem tygodnia, niedziela jest ostatnim.
Julio estas la unua monato de la somero. Lipiec jest pierwszym miesiącem lata.
La tria de junio. Trzeci czerwca.
Antaŭ la deka de majo. Przed dziesiątym maja.
Post la dudeka de aprilo. Po dwudziestym kwietnia.
Varsovio, la 22-an de marto 2009. Warszawa, 22 marca 2009.
Mi skribos la libron ĝis majo. Będę pisać książkę do maja.
Ili venos dimanĉe, la sepan de oktobro. Przyjadą w niedzielę, siódmego października.
Hodiaŭ estas la unua de majo. Dzisiaj jest pierwszy maja.
Hieraŭ estis mardo. Wczoraj był wtorek.
Mi legis la hieraŭan gazeton. Przeczytałem wczorajszą gazetę.
Morgaŭ estos ĵaŭdo. Jutro będzie czwartek.
Mi volonte rigardos la morgaŭan programon. Chętnie zobaczę jutrzejszy program.
Antaŭhieraŭ estis lundo. Przedwczoraj był poniedziałek.
Postmorgaŭ estos vendredo. Pojutrze będzie piątek.
Sabate ni iras al kinejo. W sobotę idziemy do kina.
Ni laboris la tutan noktotagon. Pracowaliśmy całą dobę.
Ni laboros dum tri semajnoj. Będziemy pracowali przez (w czasie) trzy tygodnie.
En la venonta semajno. W przyszłym tygodniu.
Post tri semajnoj. Za trzy tygodnie.
En la pasinta monato. W ubiegłym miesiącu.
Post du monatoj. Za dwa miesiące.
Unu tagon antaŭe. Dzień wcześniej.
Unu momenton poste. Chwilę później.
Ĉi-semajne. W tym tygodniu.
Ĉi-monate. W tym miesiącu.
Ĉi-jare. W tym roku.
Ili revenos baldaŭ. Oni wkrótce wrócą.
Mi pagos la ŝuldon baldaŭ. Wkrótce spłacę mój dług.
Mia laboro estos baldaŭ finita. Moja praca będzie wkrótce ukończona.
Vi estas ankoraŭ malgranda infano. Jesteś jeszcze małym dzieckiem.
Ĉu vi memoras ankoraŭ viajn liceajn kolegojn? Czy pamiętasz jeszcze swoich licealnych kolegów?
Ankoraŭ antaŭ dudek jaroj la Interreto ne funkciis. Jeszcze przed dwudziestu laty Internet nie funkcjonował.
La teo estas jam tute malvarma. Herbata jest już całkiem zimna.
Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Czy znalazłeś już swój zegarek?
Mi laboras en mia firmao jam kvin jarojn. Pracuję w mojej firmie już pięć lat.
Mi ĵus finis mian laboron. Właŝnie skończyłem moją pracę.
Li ĵus festis la kvindekan datrevenon de sia naskiĝo. On dopiero co świętował pięćdziesiątą rocznicę urodzin.
Mi iras nun al mia onklo. Idę teraz do mojego wujka.
Nun komputiloj estas tre oftaj en oficejoj. Teraz komputery są bardzo częste w biurach.
De nun mi estas magistro. Od teraz jestem magistrem.
Li ne ĉesis sian laboron, sed plu faris siajn taskojn. On nie zaprzestał swojej pracy, lecz dalej wykonywał swoje zadania.
Legu plu la libron. Czytaj dalej książkę.
Venu tuj al ni. Przyjdź zaraz do nas.
Tuj post la ekzameno ni iris al restoracio. Zaraz po egzaminie poszliśmy do restauracji.
Anna ne tuj komprenis, kion mi diris. Anna nie od razu zrozumiała, co powiedziałem.
Vi devus tuj iri al via onklino. Powinieneś natychmiast pójść do swojej ciotki.
el: Esperanto en dek lecionoj

wtorek, 26 maja 2009

La manlibro estas preskaŭ preta

Kelkaj personoj demandis pri miaj laboroj pri la manlibro de Esperanto. Ĝi estas preskaŭ preta – mi devas ankoraŭ prepari ekzercojn por la programo jMemorize, fari aŭdregistraĵojn kaj fini prikomputilan vortaron.

Mi havis lastatempe multe da laboro en aliaj lokoj, do mi perdis iom da tempo, tamen la libro estos preta junie – ĝi estos elŝutebla verŝajne el Ipernity.

image

sobota, 16 maja 2009

UEAviva

Nova filmĵurnalo de Universala Esperanto-Asocio en YouTube. Abonu la kanalon, kondiĉe ke vi havas sian konton. Se ne, vi povas simple viziti ĝin.

Galerio de UEA en Ipernity:

http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

piątek, 15 maja 2009

Kurso de Esperanto por poloj

Marcin Maj publikigas en sia blogo, New kid on the blox, kurson de Esperanto por polaj komencantoj – la blogo estas multtema, la lecionoj aperas en la kategorio Esperanto. Marcin estas bona instruisto, eksplikas ĉion simple kaj interese. Oni povas ankaŭ aŭskulti aŭdregistrojn.

image

sobota, 9 maja 2009

Esperanto en Twitter

Interesan kaj originalan metodon instrui Esperanton montras uzanto cursoesperanto en Twitter. Sub la adreso http://twitter.com/cursoesperanto oni povas trovi malongegajn lecionojn, ekzemple:

Esperanto estas internacia. Esperanto estas relative facila // In-ter-na-tsí-a; fa-tsí-la. Una vocal, una sílaba. Acento en penúltima sílaba.

Memoru, ke en Twitter, kiu estas sistemo de mikroblogoj, oni povas enskribi nur 140 literojn.

image

wtorek, 5 maja 2009

niedziela, 3 maja 2009

Podkastoj de NASK

Sub la adreso http://esperanto.org/nask/podkasto/ troviĝas podkastoj preparataj per La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. Interesaj, indaj aŭskulti – la nombro de modernaj, multimediaj iloj en la Interreto konstante pligrandiĝas, kio sendube faciligas lernadon de la lingvo, antaŭ ĉio perorelan komprenadon de diverslingvaj esperantistoj.

czwartek, 30 kwietnia 2009

Originala novelaro de Tim Westover

Tim Westover, usona esperantisto kaj verkisto el Atlanta, skribis originalan novelaron “Marvirinstrato”. Oni povas aĉeti profesie eldonitan libron ĉe Amazon.com aŭ elŝuti senpage 200-paĝan dosieron PDF el la retejo de Tim:

http://timwestover.com/marvirinstrato/

Marvirinstrato Kovrilo

poniedziałek, 27 kwietnia 2009

Teleskopo - Internacilingva Scienca Revuo

Aperis la unua numero de Teleskopo - senpaga scienca revuo en la formato PDF.

El la retejo de Teleskopo:

“Teleskopo estas scienca revuo aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj kiuj povas esti elŝutataj tute senpage pere de kiu ajn komputilo konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Oni ne distingas inter la sciencoj valorante ilin kvazaŭ unu estus pli grava aŭ interesa ol aliaj, kontraŭe, se temas pri kompetenteco aŭ graveco inter la sciencaj kampoj, egalas al ni formalaj, sociaj, kulturaj, aplikaj aŭ natursciencoj.

La revuo Teleskopo ankaŭ ricevas artikolojn pri epistemologio, historio kaj filozofio de la scienco ĉar oni interkonsentas kun la penso de la franca rusdevena filozofo Alexandre Koyré, por citi unu inter multaj sciencpensuloj kiuj komprenas la sciencon tielmaniere, kiu, verkante pri ĉi tiuj temoj, klarigis ke ne ekzistas kiu ajn sciencoj sen la subteno de la filozofado. Krom tio, utilas al la sciencoj diversaj la komprenado de iliaj propraj supozoj, implicoj, konceptoj, fundamentoj ktp.

Ĉar Teleskopo prezentas malsamajn artikolojn verkitaj de diversaj sciencaj verkistoj tra la mondo, esploristoj kiuj kompreneble parolas kaj verkas uzante iliajn proprajn lingvojn, oni decidis fari tion pere de Esperanto, lingvo internacia kiu ne apartenas ekskluzive al specifa lando.”

niedziela, 26 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (5)

Sedno - Sedna
senhoma misio - misja bezzałogowa
senpilota - bezpilotowy
Siriuso - Syriusz
solstico - przesilenie
sondilo - sonda
spaco - przestrzeń kosmiczna
spirala galaksio - galaktyka spiralna
sputniko - sputnik
stela kerno - jądro gwiazdy
stelamaso - gromada gwiazd
stelo - gwiazda
stelsistemo - system gwiezdny
sudo - południe
suna eklipso - zaćmienie Słońca
sunmakulo - plama słoneczna
Suno - Słońce
sunsistemo - system słoneczny
supernovao - supernowa
surfaco - powierzchnia
surluniĝi - lądować na Księżycu
ŝipanaro - załoga statku
teleskopo - teleskop
teorio de relativeco - teoria względności
tera atmosfero - atmosfera ziemska
tercentra teorio - teoria geocentryczna
terglobo - kula ziemska
Tero - Ziemia
tersatelito - satelita ziemski
tersimila planedo - planeta typu ziemskiego
tirforto - siła przyciągania
totala eklipso - całkowite zaćmienie
transneptuna objekto - obiekt transneptunowy
troposfero - troposfera
universo - wszechświat
unua kosma rapido - pierwsza prędkość kosmiczna
Urano - Uran
vakuo - próżnia
Venuso - Wenus
vivtena sistemo - system podtrzymywania życia
volumeno - objętość
zenito - zenit
zodiako - zodiak

sobota, 25 kwietnia 2009

Ĉu e-libroj savos Esperanton?

La nombro de esperantaj e-libroj (elektronikaj libroj) en mia virtuala biblioteketo, elŝutitaj el la interreto, superis jam la nombron de paperaj libroj aĉetitaj iam en Pollando. Mi esperas, ke ĉiuj estas tute laŭleĝaj. Eldonado de esperantaj libroj en mia lando preskaŭ tute kolapsis - de tempo al tempo aperas nur iaj titoloj, cetere en tre malgrandaj kvantoj. Mi ne povas iri al librovendejo kaj diri "montru al mi librobretaron kun esperantaj eldonaĵoj". Mi suspektas, ke oni farus grandajn okulojn aŭ simple ridus pri tia postulo.

Mi estas (preskaŭ) certa, ke nur e-libroj estas reala oferto kiu povas altiri multajn adeptojn de la lingvo. Estus bone, se UEA transformus multajn malnovajn librojn en ciferajn eldonaĵojn kaj disdonus ilin (aŭ parte vendus) al esperantistoj el la tuta mondo. Homoj en malriĉaj landoj tute ne povas pagi grandajn sumojn kiujn postulas la librovendejo de UEA - por multaj pli facile estas sidiĝi ĉe komputilo (sia propra aŭ publika) kaj legi elektronikajn tekstojn.

Marĝene. La onidira nombro de esperantistoj, kiun kelkaj taksas je 1-3 milionoj, estas miaopinie troigo. Mi timas, ke vere aktivaj esperantistoj estas ne pli ol 100 mil, kvankam tio estas nur mia suspekto. Propagando pri facileco de la lingvo estas sendube grava, tamen ĝi ne funkcias bone kontraŭ la angla, eĉ se ĉiu bone scias, ke la angla estas malfacila. Pli grava estas laŭ mi ne praktika, sed ideologia argumento pri egaleco en lingvaj rilatoj. Mi vidas tion en la Eŭropa Parlamento, kie multaj polaj parlamentanoj malbone, aŭ eĉ preskaŭ tute ne parolantaj la mondajn lingvojn, simple eskapas al siaj ĉambroj, por ke ili ne devu balbuti - dume aliaj diskutas en koridoroj pri gravaj aferoj. Tio estas krianta ekzemplo de malegaleco, ĉar eĉ post multaj jaroj de lingvolernado polo, svedo aŭ greko ne kapablos diskuti egalrajte kun anglo aŭ franco en iliaj lingvoj. Ni ĉiuj scias tion.

Mi timas, ke atendas nin denove laboro ĉe la fundamentoj. Esperanto multe malprogresis en la lastaj 20 jaroj - parte pro teknika progreso kaj angliĝo de la moderna mondo, parte pro kolapso de komunistaj reĝimoj, kie esperanto estis por multaj homoj fenestro al la mondo. Mi ne estas granda optimisto, tamen oni devas ion fari. Mi pensas, ke elektronika libroeldonado estas unu el bonaj direktoj de nia agado. Ne nur por komputiloj, sed ankaŭ por ĉeltelefonoj (ekz. iPhone) kaj specialaj legiloj, kiel Kindle, Plastic Logic kaj aliaj.

Astronomia vortareto (4)

novluno - nów Księżyca
nukleo - jądro atomowe
observatorio - obserwatorium
observi - obserwować
okcidento - zachód
ombro - cień
Oorta nubo - obłok Oorta
orbiti - orbitować
orbito - orbita
orbito ĉirkaŭ - orbita wokół
oriento - wschód
ozona tavolo - warstwa ozonowa
parseko - parsek
patrinoŝipo - statek-matka
periodo - okres
planedara sistemo - system planetarny
planedo - planeta
planedsistemo - system planetarny
planetario - planetarium
plasmo - plazma
Plata Tero - Płaska Ziemia
Plejadoj - Plejady
plenluno - pełnia Księżyca
plurŝtupa raketo - rakieta wieloczłonowa
plutoneto - plutonek
Plutono - Pluton
poluso - biegun
polvo - pył
Praeksplodo - Wielki Wybuch
precesio - precesja
Projekto Apollo - Projekt Apollo
propulso - napęd
protuberanco - protuberancja
pulsaro - pulsar
radio - promień
radioastronomio - radioastronomia
raketlanĉejo - wyrzutnia rakiet
raketo - rakieta
roka planedo - planeta skalna
roka surfaco - skalna powierzchnia
rondiri ĉirkaŭ - krążyć wokół
ruĝa giganto - czerwony olbrzym
ruĝa nano - czerwony karzeł
ruĝa planedo - czerwona planeta (Mars)
satelito - satelita
Saturno - Saturn

piątek, 24 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (3)

kosmoteleskopo - teleskop kosmiczny
kosmoveturilo - pojazd kosmiczny
kratero - krater
Kujper-zono - pas Kuipera
kunhoma misio - misja załogowa
kupeo - przedział, moduł (w rakiecie)
kvadranto - kwadrant
kvazaro - kwazar
Lakta Vojo - Droga Mleczna
lanĉejo - wyrzutnia
lanĉi kosmoŝipon - wystrzelić statek kosmiczny
lanĉi raketon - wystrzelić rakietę
lazuro - błękit, lazur
loĝmodulo - moduł mieszkalny
loka grupa - grupa lokalna
lumjaro - rok świetlny
lumo - światło
lumradio - promień światła
lumrapido - prędkość światła
luna eklipso - zaćmienie Księżyca
lunfazo - faza księżyca
Luno - Księżyc
luno - księżyc
lunoflugo - lot na Księżyc
lunveturilo - pojazd księżycowy
Magelana Nubo - Obłok Magellana
magnetosfero - magnetosfera
malalta orbito - niska orbita
malluma energio - ciemna energia
malluma materio - ciemna materia
malproksima kosmo - daleki kosmos
mapo - mapa
Marso - Mars
maso - masa
manovri - manewrować
Merkuro - Merkury
meteorito - meteoryt
meteoroido - meteoroid
misio - misja
Nacia Aeronautika kaj Kosma Administracio - NASA
nanplanedo - planeta karłowata
nebulozo - mgławica
Neptuno - Neptun
neregula galaksio - galaktyka nieregularna
neŭtrona stelo - gwiazda neutronowa
nigra truo - czarna dziura
norda brilo - zorza polarna
nordo - północ

czwartek, 23 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (2)

Galileo - Galileusz
gaso - gaz
geostacionara orbito - orbita geostacjonarna
globo - glob, kula
globo de gasoj - kula gazów
globuso - globus
gravita konstanto - stała grawitacyjna
gravito - grawitacja
heliocentra teorio - teoria heliocentryczna
helioskopo - helioskop
heliumo - hel
hidrogeno - wodór
horizonto - horyzont
Internacia Astronomia Unio - Międzynarodowa Unia Astronomiczna
Internacia Kosma Stacio - Międzynarodowa Stacja Kosmiczna
interplaneda - międzyplanetarny
interstela - międzygwiezdny
iri ĉirkaŭ la suno - krążyć wokół słońca
jonosfero - jonosfera
Jupitero - Jowisz
Keplero - Keppler
kerno - jądro
kiloparseko - kiloparsek
kolapso - zapaść, kolaps
kometo - kometa
kompaso - kompas
komunika satelito - satelita telekomunikacyjny
konstelacio - konstelacja
kontraŭvarma ŝildo - osłona termiczna
Koperniko - Kopernik
korono - korona
kosma - kosmiczny
kosma agentejo - agencja kosmiczna
kosma esplorado - eksploracja kosmosu
kosma fona radiado - kosmiczne promieniowanie tła
kosma programo - program kosmiczny
kosmo - kosmos
kosmocentro - centrum kosmiczne
kosmodromo - kosmodrom
kosmoflugo - lot kosmiczny, lot w kosmos
kosmokonkuro - wyścig kosmiczny
kosmonaŭto - kosmonauta
kosmopramo - prom kosmiczny
kosmoprogramo - program kosmiczny
kosmopromenado - spacer w kosmosie
kosmosondilo - sonda kosmiczna
kosmostacio - stacja kosmiczna
kosmoŝipo - statek kosmiczny

środa, 22 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (1)

Mi preparis mallongan, esperantan-polan vortareton de terminoj ligitaj kun kosmo kaj kosmaj vojaĝoj. Ĝi enhavas pli ol 200 alfabete aranĝitaj terminoj kiujn mi prezentos en kelkaj sinsekvaj enskriboj, pro ke ili ne estu tro longaj kaj pezaj. Mi esperas, ke la vortareto taŭgos por esperantistoj-nefakuloj. Specialistoj trovos Astronomian Terminaron sub la adreso http://at.komputilo.org/

aberacio - odchylenie, aberracja
aero - powietrze
altirforto - siła przyciągania
Andromeda galaksio - galaktyka Andromedy
artefarita gravito - sztuczna grawitacja
artefarita satelito - sztuczny satelita
asteroida zono
- pas asteroid
asteroido - asteroida
astro - ciało niebieskie
astrofizikisto - astrofizyk
astrofiziko - astrofizyka
astrolabo – astrolabium
astronomia - astronomiczny
astronomiaj observaĵoj - obserwacje astronomiczne
astronomio - astronomia
astronomo - astronom
brili
- świecić się, lśnić
bruna nano - brązowy karzeł
ĉiela korpo - ciało niebieskie
ĉiela meĥaniko - mechanika nieba
ĉielekvatoro - równik niebieski
ĉielo - niebo
ĉielsfero - sfera niebieska
diametro - średnica
direkte observebla - bezpośrednio obserwowalny
dua kosma rapido - druga prędkość kosmiczna
duobla stelo - gwiazda podwójna
duonluno - kwadra Księżyca
duopa stelo - gwiazda podwójna
ebeno - płaszczyzna
eklipso - zaćmienie
ekstersuna planedo - planeta pozasłoneczna
ekvatoro - równik
ekvinokso - równonoc, ekwinoks
elektrono - elektron
elemento - pierwiastek
eligi lumon - wysyłać światło
elipsa galaksio - galaktyka eliptyczna
elradii - wypromieniowywać
elsendi lumon - wysyłać światło
Eŭropa Kosma Agentejo - Europejska Agencja Kosmiczna
falanta stelo - spadająca gwiazda
falstelo - spadająca gwiazda
fenomeno – zjawisko, fenomen
firmamento - firmament
fotono - foton
fuzio - fuzja
galaksia - galaktyczny
galaksia disko - dysk galaktyczny
galaksia haloo - halo galaktyczne
galaksio - galaktyka

poniedziałek, 20 kwietnia 2009

Varsovia Vento Elsendoj

Sub la nova adreso www.podkasto.net troviĝas retejo de Varsovia Vento – krom informoj oni trovos ĉi tie multajn longajn, ege interesajn podkastojn. Mi instigas polajn kaj eksterlandajn esperantistojn al legado kaj antaŭ ĉio aŭskultado. Vera plezuro!

El “Vivo de Zamenhof”

Fragmento el la fama biografio de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita en 1920:

“Konscienca pedagogo (de Zamenhof, aldono mia, pw) estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27-an de januaro 1837 en Tikoĉin, ĉe la landlimo inter la pola kaj litva landoj, tiam regataj de la rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en la najbara urbo Bjalistoko, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.

La 15-an de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ la patro akceptis oficialan postenon: ĉe la mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe la Veterinara Instituto kaj en reala gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tre helpis. Baldaŭ la gefiletoj vidis, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo.

Tiun plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado la gepatroj sukcesis havigi al siaj infanoj plenan edukon en la gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome plej fidelan akuratecon al la devo ĉiutaga.”

wtorek, 14 kwietnia 2009

Antaŭ 92 jaroj mortis Zamenhof

Hodiaŭ estas la 92-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof. Li mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio, kie troviĝas ankaŭ lia tombo - en la tombejo ĉe la strato Okopowa, la plej granda juda tombejo en Eŭropo, kiu estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj kaj entenas ĉ. 200 mil markitajn tombojn.

Fotografaĵo de la tombo (el Esperanta Vikipedio).

piątek, 10 kwietnia 2009

De kiu nacieco estis Zamenhof

Lastatempe mi kverelis, ne - kvereletis, en la diskutgrupo Academia pro Interlingua pri la nacieco de Ludoviko Zamenhof. Por ni, polaj esperantistoj, li estis sendube polo, aŭ pli precize, pola judo – la plejparton de sia vivo li loĝis en Varsovio, studis en la Varsovia Universitato, estis komitatano en Pola Esperantista Societo, kunlaboris antaŭ ĉio kun polaj esperantistoj, mortis en Varsovio kie estas ankaŭ lia tombo. Mia oponinto argumentis, ke Zamenhof diris iam “ne nomu min polo” kaj neniam estis civitano de sendependa Pollando, kiu dum lia vivo estis sub rusa, aŭstria kaj prusa regado.

Mi pensas, ke pli bone estus diri, ke li estis judo en pola medio, do certe pli forte ligita kun la pola kulturo kaj socio ol kun iu alia, inkluzive la rusan, kies civitano formale li estis. La tuta mondo priskribas lin kiel polan kuraciston, Pollando havas la privilegion organizi gravajn kongresojn ligitajn kun “rondaj” datrevenoj, kiel la ĉi-jara – 150-a datreveno de lia naskiĝo.

Ni, poloj, pro kompreneblaj kaŭzoj defendas Zamenhofon kiel polon, sed plej grava estas tio, kion li kreis kiel eŭropano. Ĉu ne?

środa, 8 kwietnia 2009

Esperanta sintezo de voĉo

Ne ekzistas nun bona sintezilo de voĉo en Esperanto. Tamen mi eksperimentis kun la plej bona nun en la merkato, pola sintezilo Ivona – mi enmetis mallongan esperantan tekston en la demonstran formularon de Ivona, kun pola voĉo Ewa, kaj... ĝi legis la tekston preskaŭ senerare, farante erarojn nur tiam, kie ili estis antaŭvideblaj – ĝi moligas “pole” kelkajn literojn kaj legas numerajn valorojn de la ĉapelitaj literoj. Do, preparo de Ivona por Esperanto estus miaopinie tre facila – bedaŭrinde ne mi pri tio decidas :-)

http://www.ivona.com/say/1uuHh5Qy

niedziela, 5 kwietnia 2009

Manlibro por poloj proksimiĝas

Kiel mi jam menciis, mi skribas nun senpagan manlibron de Esperanto por polaj komencantoj. Eldonado de esperantaj libroj en Pollando preskaŭ tute ne ekzistas, kaj se iu volas lerni la lingvon, serĉas manlibrojn en la Interreto aŭ aĉetas malnovajn eldonaĵojn en Allegro aŭ alia aŭkcia sistemo.

Mi skribas la manlibron por personoj, kiuj tute ne konas la lingvon (nun sub provizora titolo Esperanto en dek lecionoj). Ĝi informos pri la gramatika strukturo de la lingvo kaj donos ne pli ol 1500 vortojn. Tamen, krom la ĉefa parto, ĝi entenos ankaŭ legaĵojn el Unua Legolibro de Kabe (eldonita en 1907), liston de utilaj esprimoj, dek laŭtemajn vortarojn, vortareton de komputilaj terminoj, informojn pri esperanta programaro. Krom tio estos ankaŭ aŭdregistroj de kelkaj lecionoj kaj ekzercoj kun vortoj preparataj por la konata programo jMemorize – do, la libro estos vere moderna, konforma al novaj komputilaj teĥnikoj. Ĝi aperos elektronike, kiel dosiero PDF.

La libro aperos printempe kaj mi esperas, ke ĝi kontribuos al revigliĝo de Esperanto en Pollando, speciale okaze de la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj 150-a datreveno de Ludoviko Zamenhof. Mi esperas, ke apogos min la retejo de Gazeta Wyborcza, kiu de tempo al tempo publikigas informojn el mia blogo en sia ĉefpaĝo.

image

Multiplikado de vortoj en Esperanto

Kiel oni scias, el ĉiu vorto oni povas fari multajn aliajn, danke al metodoj de vortfarado – gramatikaj finaĵoj kaj kunmetado de radikoj. Unu el la plej konataj argumentoj favore al Esperanto estas aserto, ke kiam oni konas, por ekzemplo - milon da vortoj, oni povas fari el ili 10 mil vortojn. Konsiderinte la fakton, ke por la ĉiutaga uzo estas necesaj ne pli ol 3-4 mil, oni ofte konkludas, ke nur tiu milo da vortoj sufiĉas.

Statistike tia aserto estas ebla, tamen oni devas memori, ke nur malgranda parto de tiuj aldonaj vortoj apartenas al vere necesaj vortoj troviĝantaj en la grupo de la plej oftaj vortoj. Fakte - mi ne faris precizajn kalkulojn sed mi apogas min sur mia propra sperto - oni povas diri, ke unu milo donas ne pli ol tri mil vere utilaj vortoj, ĉefe faritaj per gramatikaj finaĵoj. Do, konklude, mi estas konvinkita, ke oni nepre devas lerni 2 mil radikojn por sufiĉe bone paroli pri ĉiutagaj aferoj kaj 4-5 mil por esti vere lerta esperantisto. Kompreneble, la avantaĝo de Esperanto kompare kun etnaj lingvoj estas senduba kaj nesubfosebla, tamen propagandaj asertoj pri unu milo estas simple falsaj kaj erarigas komencantojn.

Tamen, mi aldonu, Esperanto estas la ununura instinkta lingvo (krom la gepatra), en kiu oni sentas sin tute libera. Facileco estas la plej grava faktoro kaj la dua estas miaopinie egaleco de interparolantoj, kio tute ne estas ebla kiam oni parolas angle aŭ france. Kelkaj diros verŝajne, ke la dua faktoro estas eĉ pli grava.

czwartek, 2 kwietnia 2009

Tabelvortoj en Esperanto

Tabelvortoj – aŭ korelativoj – estas aro de tre ofte uzataj pronomoj: substantivaj, adjektivaj kaj adverbaj. Oni povas prezenti ilin “matematike” en tabelo. Ĉi-sube estas tabelo kun ĉiuj 45 vortoj – kun polaj priskriboj.

 

 

pytające-względne

wskazujące

upowszechniające

nieokreślone

przeczące

zaimki rzeczowne

osoba

kiu
kto, który

tiu
tamten

ĉiu
każdy

iu
ktoś, jakiś

neniu
nikt, żaden

przedmiot

kio

co

tio
tamto

ĉio
wszystko

io
coś

nenio
nic

zaimki przymiotne

cecha

kia
jaki

tia
taki

ĉia
wszelki

ia
jakikolwiek

nenia

żaden

przynależność

kies

czyj, którego

ties
tego

ĉies
każdego

ies
czyjś

nenies
niczyj

zaimki przysłowne

miejsce

kie
gdzie

tie
tam

ĉie
wszędzie

ie
gdzieś

nenie
nigdzie

sposób

kiel
jak, w jaki sposób

tiel
tak

ĉiel
wszelkim
sposobem

iel
jakoś

neniel
w żaden sposób

czas

kiam
gdy, kiedy

tiam
wtedy

ĉiam
zawsze

iam
kiedyś, kiedykolwiek

neniam
nigdy

ilość

kiom

ile

tiom
tyle

ĉiom
wszelka ilość

iom
trochę, nieco

neniom
żadna ilość

przyczyna

kial
dlaczego

tial
dlatego

ĉial
z każdego powodu

ial
dlaczegoś

nenial
z żadnego powodu

Multaj kritikis la “inventaĵon” de Zamenhof, tamen ŝajnas al mi, ke oni povas rapide alkutimiĝi al iom stranga formo de tiuj ĉi vortoj kaj oni facile enmemorigas ilin. Post kelka tempo la tabelvortoj estas tute naturaj kaj vekas neniajn kontraŭdirojn. Oni devas nur iomete ekzerci ilian uzadon.

piątek, 27 marca 2009

Lernu kun Ediscio

Sub la adreso www.ediscio.com troviĝas retejo, en kiu, kreinte sian konton, oni povas krei vortarajn bazojn kaj ekzerci ilin. La retejo laboras laŭ la konata sistemo de Leitner. Post mia interveno la kreinto de la retejo aldonis priservon de la esperantaj literoj kaj nun ĉio funkcias bone.

Ĝenerale, oni kreas bazojn permane, sed se vi havas bazon en la formato CSV aŭ Excel, vi povas importi ĝin. Oni eĉ povas kunlabori kun aliaj personoj.

Mi preparis mallongan bazon Esperanto – religio, kiu povas servi kiel ekzemplo. Ĝis nun estas 86 kartoj.

image

czwartek, 26 marca 2009

Gramatiko por seriozaj esperantistoj

La esperantan gramatikon oni lernis komence el la fama aro de 16 Zamenhofaj reguloj, sed mi suspektas, ke la plejmulto da esperantistoj ekkonas ĝin antaŭ ĉio el normalaj manlibroj kaj ĉe tio finas sian gramatikan edukadon. Tio kompreneble sufiĉas por normala uzo kaj estas nenio malbona en tio.

Se vi tamen volas pli serioze okupiĝi pri Esperanto, necesa estas pli detala priskribo de la gramatiko. Mi studis ĝin iam el la libro “Gramatiko” de Andrzej Pettyn, eldonita en la 80-aj jaroj per Pola Esperanto-Asocio. Ĝi estas klasika libro, kiu prezentas la gramatikon en tradicia maniero konata de dekoj da jaroj en ĉiuj lernejoj.

Pli modernan, pli semantikan, ni diru, manieron prezenti la gramatikan materialon montras la gramatikaj manlibroj de Bertilo Wennergren – el ili mi rekomendas speciale la pli mallongan version sub la titolo “Detala lernu!-gramatiko”, kiun oni povas elŝuti senpage (dosiero PDF) el kelkaj retejoj, ekzemple el ĉi tie. La libro estas por lernantoj jam sufiĉe bone parolantaj/legantaj Esperanton, ĉar ĝi estas skribita entute en Esperanto. Ĝi servas do ne kiel baza fonto de scio, sed kiel ties pliprofundigo, kiel alia metodo prezenti la materialon, kun tre multaj ekzemploj de uzo. Ne estas eble tralegi ĝin en kelkaj tagoj – oni devas studi atente, po kelkaj paĝoj tage.

Ŝatus al mi alia licenco – anstataŭ klasika kopirajto pli bona estus Creative Commons kiu permesus traduki la enhavon al aliaj lingvoj.

image

niedziela, 22 marca 2009

Esperantaj interjekcioj

Sub la adreso http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-interjections.html oni povas trovi liston de utilaj esperantaj interjekcioj (kiel diable!, ek!, fi!, hola!), kiujn oni povas uzi en skribaj kaj parolataj tekstoj. La naciajn tradukojn oni devas tamen zorgeme pripensi, ĉar la emocia valoro de la interjekcioj estas tre grava.

czwartek, 19 marca 2009

Esperantilo kiel legilo

Esperantilo estas programo de la pola programisto Artur Trzewik (loĝanta de multaj jaroj en Germanio), danke al kiu oni povas skribi, traduki kaj korekti ortografie kaj gramatike tekstojn kaj ankaŭ fari multajn interesajn lingvajn analizojn. Ĝi estas sendube la plej bona komputila ilo por la esperantista movado – vere impona laboraĵo.

Esperantilo povas esti ankaŭ legilo de tekstoj kun helpo de vortaro. La ekrankopio montras tekston kopiitan de blogo – duobla klako sur vorto montras tuj ĝian tradukon en la vortaro.

Esperantilo kunlaboras ankaŭ kun la redaktilo OpenOffice.

image

środa, 18 marca 2009

Ekzercoj kun jMemorize

Estas tre multaj programoj helpantaj ekzerci vortojn, tamen nemultaj akceptas Unikodon, kio estas necesa kaze de Esperanto.

Mi preferas la softvaron jMemorize – liberan, malfermitkodan ilon, en kiu oni povas uzi esperantajn literojn. Se vi jam havas bazon de vortoj (en Unikodo), vi povas importi ĝin kiel koman dosieron kaj uzi dum la importo la kodpaĝon UTF-16. Tiu ĉi metodo funkcias kaj la ĉi-suba ekrankopio montras karton kun esperanta kaj pola vortoj.

image

wtorek, 17 marca 2009

Kiel diri - ankoraŭfoje

Jen alia ekzemplo de laŭtema vortaro – la ĉapitron “Libro – legi” mi publikigis antaŭ 20 jaroj en la magazino “Pola esperantisto”.

La tutan libron vi povas trovi en la katalogo de UEA.

stilo styl
klara jasny, klarowny
glata gładki
natura naturalny
lapidara lapidarny
flua płynny, potoczysty
rigida sztywny
populara popularny
pitoreska obrazowy, malowniczy
elokventa elokwentny, krasomówczy
originala oryginalny
seka suchy
familiara familiarny, poufały
telegrafa telegraficzny
konciza zwięzły
lakona lakoniczny
pompa napuszony, pompatyczny
stilon poluri wygładzać styl
stilon rafini rafinować
stilon glatigi wygładzać
stilon novigi odnawiać, unowocześniać
stilaj malglataĵoj stylistyczne chropowatości
unuformeco de la stilo jednorodność stylu
figurriĉa stilo styl bogaty w przenośnie, obrazowy
doni reliefon al sia stilo wycyzelować swój styl
teksto farĉita per ŝablonaj, gurditaj, banalaj esprimoj tekst nafaszerowany szablonowymi, bezmyślnymi, banalnymi wyrażeniami.
kliŝoj klisze, schematy
trivitaj metaforoj wytarte metafory
nuanco de stilo niuans stylu
pika originaleco de la stilo ostra, pikantna oryginalność stylu
stillerta verkisto pisarz o zręcznym stylu, o dobrym warsztacie
Klareco estas la distingo (marko) de bona stilo. Jasność jest wyróżnikiem (oznaką) dobrego stylu.
bele tornita frazo dobrze "utoczone" zdanie
kultismo (afekta, rafinita prilaboro de la stilo) kultyzm (afektowane, wyrafinowane opracowanie stylu)
Admiru la nudecon de lia stilo. Podziwiaj jasność jego stylu.
La noveco de tiu stilo ne kompensas ĝian malbelecon. Nowatorstwo tego stylu nie kompensuje jego brzydoty.
La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko. Napuszoność stylu nie wystarcza, aby ukryć beztreściowośĉ dzieła.
verko dzieło, praca
romano powieść
aventura przygodowa
detektiva detektywistyczna
sciencfikcia science-fiction
drama dramatopisarska
komedia komediowa
romaneska sentymentalna
fantasta fantastyczna
enuiga nudziarska
nigra czarna
malserioza lekka, niepoważna
instrua oświatowa
simpla intrigo prosta intryga
malsimpla intrigo skomplikowana intryga
pornografio pornografia
lasi liberan flugon al sia fantazio popuścić wodze fantazji
La fono de la romano estas Nederlando. Tłem powieści jest Holandia.
ĉerpi materialon el ies verko zaczerpnąć materiał z czyjegoś dzieła
plagiati dokonać plagiatu
rebaki la tutan verkon przerobić całe dzieło
Tio estas frukto de lia unuatempa verkado. Jest to owoc jego wczesnej twórczości.
Li rakontis pecon el siaj bubaj jaroj. Opowiedział obrazki ze swych szczeniących lat.
honorarioj de aŭtoro de libro honorarium autora książki
rezigni la aŭtorrajton zrezygnować z praw autorskich
jurisprudenco pri aŭtora proprieto orzecznictwo w sprawie intelektualnej własności autora
rajto de aŭtoreco prawo autorskie, prawo autorstwa
dediĉi libron al iu zadedykować komuś książkę
omaĝi al iu per dediĉo de libro złożyć komuś hołd zadedykowaniem książki
malkonfesi verkon nie przyznawać sie do autorstwa, zaprzeć sie autorstwa
kopii laŭ originala manuskripto skopiować z pierwotnego rękopisu
libro książka
manuskripto prespreta maszynopis (rękopis) gotowy do druku
libro broŝurita książka broszurowana
libro lede bindita książka oprawna w skórę
ĵaketo obwoluta
dorso de libro grzbiet książki
luksa eldono wydanie luksusowe
eldono kun notoj wydanie z przypisami
definitiva eldono wydanie ostateczne
elĉerpita eldono wydanie wyczerpane
libro dividita en 30 ĉapitroj książka podzielona na 30 rozdziałów
tabelo de enhavo spis treści
la libra merkato rynek książki
bibliofilo bibliofil
ekslibriso ekslibris
libro de eleganta tipografio książka o ładnym druku
vinjeto winieta
formato format
libro en plej granda formato książka w największym formacie
formato de 14 per 20 centimetroj format 14 na 20 cm
oktavo ósemka
kvarto czwórka
legi libron czytać książkę
leginda libro książka warta przeczytania
renkonti plaĉon ĉe la legantoj spodobać się czytelnikom
legi libron per unu spiro przeczytać książkę jednym tchem
papilie tralegi libron przeczytać powierzchownie, przekartkowaĉ
transsalti tutajn liniojn przeskakiwać całe wiersze
transsalti la paĝojn de priskribo przeskakiwać strony z przypisami
paĝosigno paginacja
diĝesto wyciąg, streszczenie
verkoj de grandaj pensistoj książki wielkich myślicieli
narkota legaĵo narkotyczne czytadło, coś, co czyta się jak w transie
senti naŭzon ĉe la legado odczuwać mdłości przy czytaniu
Ne ofendu la orelojn de viaj junaj legantoj. Nie obrażaj uszu twych młodych czytelników.
malvigliĝo de la legemo osłabienie skłonności do czytania
biblioteko prunta wypożyczalnia
biblioteko konsulta biblioteka doradcza, konsultacyjna
biblioteko rondiranta biblioteka krążąca, bibliobus
biblioteko referenca biblioteka konsultacyjna
provizi bibliotekon per binditaj libroj zaopatrzyć bibliotekę w oprawne książki
inkunablo inkunabuł