wtorek, 26 maja 2009

La manlibro estas preskaŭ preta

Kelkaj personoj demandis pri miaj laboroj pri la manlibro de Esperanto. Ĝi estas preskaŭ preta – mi devas ankoraŭ prepari ekzercojn por la programo jMemorize, fari aŭdregistraĵojn kaj fini prikomputilan vortaron.

Mi havis lastatempe multe da laboro en aliaj lokoj, do mi perdis iom da tempo, tamen la libro estos preta junie – ĝi estos elŝutebla verŝajne el Ipernity.

image

sobota, 16 maja 2009

UEAviva

Nova filmĵurnalo de Universala Esperanto-Asocio en YouTube. Abonu la kanalon, kondiĉe ke vi havas sian konton. Se ne, vi povas simple viziti ĝin.

Galerio de UEA en Ipernity:

http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

piątek, 15 maja 2009

Kurso de Esperanto por poloj

Marcin Maj publikigas en sia blogo, New kid on the blox, kurson de Esperanto por polaj komencantoj – la blogo estas multtema, la lecionoj aperas en la kategorio Esperanto. Marcin estas bona instruisto, eksplikas ĉion simple kaj interese. Oni povas ankaŭ aŭskulti aŭdregistrojn.

image

sobota, 9 maja 2009

Esperanto en Twitter

Interesan kaj originalan metodon instrui Esperanton montras uzanto cursoesperanto en Twitter. Sub la adreso http://twitter.com/cursoesperanto oni povas trovi malongegajn lecionojn, ekzemple:

Esperanto estas internacia. Esperanto estas relative facila // In-ter-na-tsí-a; fa-tsí-la. Una vocal, una sílaba. Acento en penúltima sílaba.

Memoru, ke en Twitter, kiu estas sistemo de mikroblogoj, oni povas enskribi nur 140 literojn.

image

wtorek, 5 maja 2009

Listo de landnomoj

Akademio de Esperanto publikigis ĵus oficialan, reviziitan kaj ĝisdatigitan liston de rekomendataj landnomoj.

Dokumento en formato PDF (6-paĝa, 260 KB).

niedziela, 3 maja 2009

Podkastoj de NASK

Sub la adreso http://esperanto.org/nask/podkasto/ troviĝas podkastoj preparataj per La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. Interesaj, indaj aŭskulti – la nombro de modernaj, multimediaj iloj en la Interreto konstante pligrandiĝas, kio sendube faciligas lernadon de la lingvo, antaŭ ĉio perorelan komprenadon de diverslingvaj esperantistoj.