wtorek, 11 sierpnia 2009

Nova versio de Esperantilo

Sub la adreso http://www.esperantilo.org/ troviĝas nova versio de la tradukilo Esperantilo de Artur Trzewik - v. 0.990. Ĝi enhavas la jenajn plibonigojn:

  • Lingva ludo - vortaj amikoj. (Menuo Lingvistiko->Ludo - vortaj amikoj).
  • Plivastigo de pola vortaro. Multaj verboj havas nun du tradukoj por du polaj aspektoj (pole: pary aspektowe).
  • Kelkaj etaj plibonigoj de pola maŝina tradukado (direkto eo->pl)
  • Plibonigo de gramatika korektado.
  • Multaj etaj korektoj kaj plibonigoj.

 image

Bonlingva Vortaro – invito al kunlaborantoj

Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj dissendis leteron pri iniciato de Marcos Cramer kaj Renato Corsetti krei retan vortaron sub la nomo Bonlingva Vortaro. Mi citu la tutan enhavon de tiu ĉi ege interesa letero:

La Bonlingva Vortaro estas projekto por krei vortaron, kiu ne nur listigos radikojn kaj kunmetaĵojn kun iliaj signifoj, sed ankaŭ mencios informojn pri la uzindeco kaj la lingvostila nivelo de la radikoj kaj kunmetaĵoj.

Kiel bazon por niaj kriterioj de uzindeco ni uzas ĉefe la ideojn esprimitajn en la verko "La bona lingvo" de Claude Piron. Laŭ tiuj kriterioj, multaj nenecesaj  novradikoj el PIV kaj el aliaj fontoj estos markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj kunmetaĵoj por anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan Esperanton, kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj radikoj kaj eleganta vortfarado.

La unua versio de la vortaro kombinos materialon el la Reta Vortaro kun la rekomendoj kolektataj en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj gvidata de Renato Corsetti. Por krei tiun unuan version, ni tamen ankoraŭ serĉas kunlaborantoj.

La Bonlingva Vortaro estas interreta vortaro, kiu funkcias per vikio. Tio signifas, ke simile kiel la Vikipedion, ĝin povas facile redakti ĉiuj interret-uzantoj. Marcos Cramer, la iniciatinto de la Bonlingva Vortaro, programis komputilan programon, kiu aŭtomate transprenis la materialon el la Reta Vortaro al la Bonlingva Vortaro (tion permesas la kopirajta permesilo de la Reta Vortaro). Lia komputila programo tamen intence ellasis tiun materialon de la Reta Vortaro, kiu tuŝas la novradikojn traktatajn en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj.

Nun venas la sekva paŝo en la kreo de la Bonlingva Vortaro: Krei artikolojn kiuj traktas tiujn radikojn, kiujn malrekomendas la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj. Tiu laboro ne povas esti farata aŭtomate, do necesas kunlaborantoj por plenumi ĝin. Ĉiu, kiu emas kunlabori pri ĉi tiu laboro por antaŭenigi la Bonlingva Vortaron, anoncu sin ĉe Marcos Cramer: "marcos.cramer@gmail.com"

La retpaĝaro de la Bonlingva Vortaro troviĝas ĉe http://vortaro.wikkii.com