środa, 28 października 2009

Esperanto en dek lecionoj online

Mi kopiis la enhavon de mia elibro "Esperanto en dek lecionoj" kaj publikigis ĝin sub la adreso:
http://sites.google.com/site/deklecionoj/
Mi esperas, ke ĝi estos utila por personoj, kiuj volas legi online kaj ne ŝatas elibrojn.

wtorek, 1 września 2009

1000 kantoj en la vikia E-kantaro

Aleksej Kuznecov informas perpoŝte (Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto):
Libera Esperanta kantaro-vikio iĝis 1000-kanta!
Dum la lastaj tagoj kvanto de kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio superis 1000! Tio estas rezulto de kelkjara internacia kunlaboro, farata de esperantistoj el la tuta mondo.
Danke al la vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri muziko. Iu kunlaboranto povas enmeti novan kantotekston, alia korektas erarojn, plua alia povas aldoni muziknoton aŭ kompletigan informon, ktp.
Paŝo post paŝo la kantaro kreskas kaj iĝis vera helpilo por muzikemuloj. Ĝin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj. La kantaro estas fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de E-kursoj. Fanoj trovas en ĝi kompletajn albumojn de ŝatataj muzikbandoj kaj videaĵojn de kantoj. Aŭtoroj kaj tradukantoj uzas ĝin por publikigi siajn verkaĵojn.
En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj, tradukitaj el naciaj lingvoj, movadaj, por korusa plenumado, infanaj, rokaj, popaj kaj aliaj.
En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laŭ kategorio, nomo aŭ per frazo entekste.
Kantoj estas aranĝataj laŭ albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de la koncerna aŭtoro aŭ muzikbando. Por prezentado de la kantoj vi povas trovi muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Vi povas sekvi la kantotekston kaj ankaŭ spekti videaĵon aŭ uzi karaokeon.
Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu cifero - 1000, kaj invitas ĉiujn, kiuj ĝis nun ne vizitis la kantaron fari tion, trovi ŝatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en gastlibro.
Funkciadon de kantaro-vikio subtenas EĉeI, kiu dum jaroj gastigas ĝin en sia servilo, dankon!
Adreso de la kantaro-vikio: http://ikso.net/kantaro/

wtorek, 11 sierpnia 2009

Nova versio de Esperantilo

Sub la adreso http://www.esperantilo.org/ troviĝas nova versio de la tradukilo Esperantilo de Artur Trzewik - v. 0.990. Ĝi enhavas la jenajn plibonigojn:

  • Lingva ludo - vortaj amikoj. (Menuo Lingvistiko->Ludo - vortaj amikoj).
  • Plivastigo de pola vortaro. Multaj verboj havas nun du tradukoj por du polaj aspektoj (pole: pary aspektowe).
  • Kelkaj etaj plibonigoj de pola maŝina tradukado (direkto eo->pl)
  • Plibonigo de gramatika korektado.
  • Multaj etaj korektoj kaj plibonigoj.

 image

Bonlingva Vortaro – invito al kunlaborantoj

Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj dissendis leteron pri iniciato de Marcos Cramer kaj Renato Corsetti krei retan vortaron sub la nomo Bonlingva Vortaro. Mi citu la tutan enhavon de tiu ĉi ege interesa letero:

La Bonlingva Vortaro estas projekto por krei vortaron, kiu ne nur listigos radikojn kaj kunmetaĵojn kun iliaj signifoj, sed ankaŭ mencios informojn pri la uzindeco kaj la lingvostila nivelo de la radikoj kaj kunmetaĵoj.

Kiel bazon por niaj kriterioj de uzindeco ni uzas ĉefe la ideojn esprimitajn en la verko "La bona lingvo" de Claude Piron. Laŭ tiuj kriterioj, multaj nenecesaj  novradikoj el PIV kaj el aliaj fontoj estos markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj kunmetaĵoj por anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan Esperanton, kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj radikoj kaj eleganta vortfarado.

La unua versio de la vortaro kombinos materialon el la Reta Vortaro kun la rekomendoj kolektataj en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj gvidata de Renato Corsetti. Por krei tiun unuan version, ni tamen ankoraŭ serĉas kunlaborantoj.

La Bonlingva Vortaro estas interreta vortaro, kiu funkcias per vikio. Tio signifas, ke simile kiel la Vikipedion, ĝin povas facile redakti ĉiuj interret-uzantoj. Marcos Cramer, la iniciatinto de la Bonlingva Vortaro, programis komputilan programon, kiu aŭtomate transprenis la materialon el la Reta Vortaro al la Bonlingva Vortaro (tion permesas la kopirajta permesilo de la Reta Vortaro). Lia komputila programo tamen intence ellasis tiun materialon de la Reta Vortaro, kiu tuŝas la novradikojn traktatajn en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj.

Nun venas la sekva paŝo en la kreo de la Bonlingva Vortaro: Krei artikolojn kiuj traktas tiujn radikojn, kiujn malrekomendas la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj. Tiu laboro ne povas esti farata aŭtomate, do necesas kunlaborantoj por plenumi ĝin. Ĉiu, kiu emas kunlabori pri ĉi tiu laboro por antaŭenigi la Bonlingva Vortaron, anoncu sin ĉe Marcos Cramer: "marcos.cramer@gmail.com"

La retpaĝaro de la Bonlingva Vortaro troviĝas ĉe http://vortaro.wikkii.com

piątek, 17 lipca 2009

Esperanta manlibro jam preta

Mi ĵus finis esperantan manlibron por poloj. Dosieron PDF, ekzercojn por jMemorize, esperantan klavaron kaj aŭdregistraĵojn vi povas elŝuti ĉi tie:


Atenton: Pro teknikaj malfacilaĵoj la dosieron vi povas elŝuti el Sendspace.pl:
http://www.sendspace.pl/file/06720785dd9d1a352a7a5c1

image

niedziela, 28 czerwca 2009

Przyrostek –et

Przyrostek –et służy do tworzenia zdrobnienia, wskazuje osłabienie jakiejś cechy.

domo – dom; dometo – domek

filo – syn; fileto – synek

pordo – drzwi; pordeto – drzwiczki

knabo – chłopiec; knabeto – chłopczyk

bela – ładny; beleta – ładniutki

ridi – śmiać się; rideti – uśmiechać się

dika – gruby; diketa – grubawy, grubiutki

hundo – pies; hundeto – piesek

kato – kot; kateto - kotek

libro – książka; libreto – książeczka

okulo – oko; okuleto – oczko

ponto – most; ponteto – mostek

stulta – głupi; stulteta – głupiutki


Przyrostek występuje też jako samodzielny wyraz.

eta – mały, malutki, drobny

ete – mało, odrobinę

czwartek, 25 czerwca 2009

Pytanie i przeczenie

W języku esperanto pytanie możemy zadać na kilka sposobów.

Typowym sposobem jest postawienie na początku pytania słówka ĉu – czy.

Ĉu vi estas riĉa? Czy jesteś bogaty?

Ĉu Maria estas inteligenta? Czy Maria jest inteligentna?

Ĉu ili estas nun hejme? Czy oni są teraz w domu?

Ĉu ŝi studas la anglan lingvon? Czy ona studiuje język angielski?

Ĉu vi legas interesan libron? Czy czytasz interesującą książkę?

Ĉu li kuras tre rapide? Czy on biega bardzo szybko?

Ĉu sinjoro Kowalski ŝatas bieron? Czy pan Kowalski lubi piwo?

Ĉu sinjorino Markowska aŭskultas nun radion? Czy pani Markowska słucha teraz radia?

Ĉu lernantoj uzas volonte komputilojn? Czy uczniowie używają chętnie komputerów?

Ĉu vi estas ano de la retejo Nasza klasa? Czy jesteś członkiem witryny Nasza Klasa?

Ĉu Karlo uzis la krozilon Firefox? Czy Karol używał przeglądarki Firefox?

Ĉu Barbara skribis per helpo de la redaktilo Word? Czy Barbara piszała za pomocą edytora Word?

Ĉu ni iros sabate al kinejo? Czy pójdziemy w sobotę do kina?

Ĉu Johano studos matematikon? Czy Jan będzie studiować matematykę?

Ĉu infanoj ŝatas ludi pilkon? Czy dzieci lubią grać w piłkę?

Jeśli chcemy utworzyć zaprzeczenie, korzystamy zwykle ze słówka ne.

Mi ne havas komputilon. Nie mam komputera.

Mi ne estas kontenta. Nie jestem zadowolony.

Ŝi ne estas inteligenta. Ona nie jest inteligentna.

Ni ne havas tempon. Nie mamy czasu.

La programaro ne estas aktuala. Oprogramowanie nie jest aktualne.

Petro vojaĝas ne al Romo, sed al Berlino. Piotr pojedzie w podróż nie do Rzymu, lecz do Berlina.

Ili ne iras rapide. Oni nie idą szybko.

Feliĉo ne estas eterna. Szczęście nie jest wieczne.

Li ne komencis labori. On nie zaczął pracować.

Li legos la libron ne posttagmeze, sed vespere. On będzie czytać książkę nie po popołudniu, lecz wieczorem.

Ne Paŭlo ŝanĝis la kondiĉojn, sed Johano. Nie Paweł zmienił warunki, lecz Jan.

el: Esperanto en 10 lecionoj