czwartek, 26 marca 2009

Gramatiko por seriozaj esperantistoj

La esperantan gramatikon oni lernis komence el la fama aro de 16 Zamenhofaj reguloj, sed mi suspektas, ke la plejmulto da esperantistoj ekkonas ĝin antaŭ ĉio el normalaj manlibroj kaj ĉe tio finas sian gramatikan edukadon. Tio kompreneble sufiĉas por normala uzo kaj estas nenio malbona en tio.

Se vi tamen volas pli serioze okupiĝi pri Esperanto, necesa estas pli detala priskribo de la gramatiko. Mi studis ĝin iam el la libro “Gramatiko” de Andrzej Pettyn, eldonita en la 80-aj jaroj per Pola Esperanto-Asocio. Ĝi estas klasika libro, kiu prezentas la gramatikon en tradicia maniero konata de dekoj da jaroj en ĉiuj lernejoj.

Pli modernan, pli semantikan, ni diru, manieron prezenti la gramatikan materialon montras la gramatikaj manlibroj de Bertilo Wennergren – el ili mi rekomendas speciale la pli mallongan version sub la titolo “Detala lernu!-gramatiko”, kiun oni povas elŝuti senpage (dosiero PDF) el kelkaj retejoj, ekzemple el ĉi tie. La libro estas por lernantoj jam sufiĉe bone parolantaj/legantaj Esperanton, ĉar ĝi estas skribita entute en Esperanto. Ĝi servas do ne kiel baza fonto de scio, sed kiel ties pliprofundigo, kiel alia metodo prezenti la materialon, kun tre multaj ekzemploj de uzo. Ne estas eble tralegi ĝin en kelkaj tagoj – oni devas studi atente, po kelkaj paĝoj tage.

Ŝatus al mi alia licenco – anstataŭ klasika kopirajto pli bona estus Creative Commons kiu permesus traduki la enhavon al aliaj lingvoj.

image

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz