piątek, 27 marca 2009

Lernu kun Ediscio

Sub la adreso www.ediscio.com troviĝas retejo, en kiu, kreinte sian konton, oni povas krei vortarajn bazojn kaj ekzerci ilin. La retejo laboras laŭ la konata sistemo de Leitner. Post mia interveno la kreinto de la retejo aldonis priservon de la esperantaj literoj kaj nun ĉio funkcias bone.

Ĝenerale, oni kreas bazojn permane, sed se vi havas bazon en la formato CSV aŭ Excel, vi povas importi ĝin. Oni eĉ povas kunlabori kun aliaj personoj.

Mi preparis mallongan bazon Esperanto – religio, kiu povas servi kiel ekzemplo. Ĝis nun estas 86 kartoj.

image

czwartek, 26 marca 2009

Gramatiko por seriozaj esperantistoj

La esperantan gramatikon oni lernis komence el la fama aro de 16 Zamenhofaj reguloj, sed mi suspektas, ke la plejmulto da esperantistoj ekkonas ĝin antaŭ ĉio el normalaj manlibroj kaj ĉe tio finas sian gramatikan edukadon. Tio kompreneble sufiĉas por normala uzo kaj estas nenio malbona en tio.

Se vi tamen volas pli serioze okupiĝi pri Esperanto, necesa estas pli detala priskribo de la gramatiko. Mi studis ĝin iam el la libro “Gramatiko” de Andrzej Pettyn, eldonita en la 80-aj jaroj per Pola Esperanto-Asocio. Ĝi estas klasika libro, kiu prezentas la gramatikon en tradicia maniero konata de dekoj da jaroj en ĉiuj lernejoj.

Pli modernan, pli semantikan, ni diru, manieron prezenti la gramatikan materialon montras la gramatikaj manlibroj de Bertilo Wennergren – el ili mi rekomendas speciale la pli mallongan version sub la titolo “Detala lernu!-gramatiko”, kiun oni povas elŝuti senpage (dosiero PDF) el kelkaj retejoj, ekzemple el ĉi tie. La libro estas por lernantoj jam sufiĉe bone parolantaj/legantaj Esperanton, ĉar ĝi estas skribita entute en Esperanto. Ĝi servas do ne kiel baza fonto de scio, sed kiel ties pliprofundigo, kiel alia metodo prezenti la materialon, kun tre multaj ekzemploj de uzo. Ne estas eble tralegi ĝin en kelkaj tagoj – oni devas studi atente, po kelkaj paĝoj tage.

Ŝatus al mi alia licenco – anstataŭ klasika kopirajto pli bona estus Creative Commons kiu permesus traduki la enhavon al aliaj lingvoj.

image

niedziela, 22 marca 2009

Esperantaj interjekcioj

Sub la adreso http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-interjections.html oni povas trovi liston de utilaj esperantaj interjekcioj (kiel diable!, ek!, fi!, hola!), kiujn oni povas uzi en skribaj kaj parolataj tekstoj. La naciajn tradukojn oni devas tamen zorgeme pripensi, ĉar la emocia valoro de la interjekcioj estas tre grava.

czwartek, 19 marca 2009

Esperantilo kiel legilo

Esperantilo estas programo de la pola programisto Artur Trzewik (loĝanta de multaj jaroj en Germanio), danke al kiu oni povas skribi, traduki kaj korekti ortografie kaj gramatike tekstojn kaj ankaŭ fari multajn interesajn lingvajn analizojn. Ĝi estas sendube la plej bona komputila ilo por la esperantista movado – vere impona laboraĵo.

Esperantilo povas esti ankaŭ legilo de tekstoj kun helpo de vortaro. La ekrankopio montras tekston kopiitan de blogo – duobla klako sur vorto montras tuj ĝian tradukon en la vortaro.

Esperantilo kunlaboras ankaŭ kun la redaktilo OpenOffice.

image

środa, 18 marca 2009

Ekzercoj kun jMemorize

Estas tre multaj programoj helpantaj ekzerci vortojn, tamen nemultaj akceptas Unikodon, kio estas necesa kaze de Esperanto.

Mi preferas la softvaron jMemorize – liberan, malfermitkodan ilon, en kiu oni povas uzi esperantajn literojn. Se vi jam havas bazon de vortoj (en Unikodo), vi povas importi ĝin kiel koman dosieron kaj uzi dum la importo la kodpaĝon UTF-16. Tiu ĉi metodo funkcias kaj la ĉi-suba ekrankopio montras karton kun esperanta kaj pola vortoj.

image

wtorek, 17 marca 2009

Kiel diri - ankoraŭfoje

Jen alia ekzemplo de laŭtema vortaro – la ĉapitron “Libro – legi” mi publikigis antaŭ 20 jaroj en la magazino “Pola esperantisto”.

La tutan libron vi povas trovi en la katalogo de UEA.

stilo styl
klara jasny, klarowny
glata gładki
natura naturalny
lapidara lapidarny
flua płynny, potoczysty
rigida sztywny
populara popularny
pitoreska obrazowy, malowniczy
elokventa elokwentny, krasomówczy
originala oryginalny
seka suchy
familiara familiarny, poufały
telegrafa telegraficzny
konciza zwięzły
lakona lakoniczny
pompa napuszony, pompatyczny
stilon poluri wygładzać styl
stilon rafini rafinować
stilon glatigi wygładzać
stilon novigi odnawiać, unowocześniać
stilaj malglataĵoj stylistyczne chropowatości
unuformeco de la stilo jednorodność stylu
figurriĉa stilo styl bogaty w przenośnie, obrazowy
doni reliefon al sia stilo wycyzelować swój styl
teksto farĉita per ŝablonaj, gurditaj, banalaj esprimoj tekst nafaszerowany szablonowymi, bezmyślnymi, banalnymi wyrażeniami.
kliŝoj klisze, schematy
trivitaj metaforoj wytarte metafory
nuanco de stilo niuans stylu
pika originaleco de la stilo ostra, pikantna oryginalność stylu
stillerta verkisto pisarz o zręcznym stylu, o dobrym warsztacie
Klareco estas la distingo (marko) de bona stilo. Jasność jest wyróżnikiem (oznaką) dobrego stylu.
bele tornita frazo dobrze "utoczone" zdanie
kultismo (afekta, rafinita prilaboro de la stilo) kultyzm (afektowane, wyrafinowane opracowanie stylu)
Admiru la nudecon de lia stilo. Podziwiaj jasność jego stylu.
La noveco de tiu stilo ne kompensas ĝian malbelecon. Nowatorstwo tego stylu nie kompensuje jego brzydoty.
La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko. Napuszoność stylu nie wystarcza, aby ukryć beztreściowośĉ dzieła.
verko dzieło, praca
romano powieść
aventura przygodowa
detektiva detektywistyczna
sciencfikcia science-fiction
drama dramatopisarska
komedia komediowa
romaneska sentymentalna
fantasta fantastyczna
enuiga nudziarska
nigra czarna
malserioza lekka, niepoważna
instrua oświatowa
simpla intrigo prosta intryga
malsimpla intrigo skomplikowana intryga
pornografio pornografia
lasi liberan flugon al sia fantazio popuścić wodze fantazji
La fono de la romano estas Nederlando. Tłem powieści jest Holandia.
ĉerpi materialon el ies verko zaczerpnąć materiał z czyjegoś dzieła
plagiati dokonać plagiatu
rebaki la tutan verkon przerobić całe dzieło
Tio estas frukto de lia unuatempa verkado. Jest to owoc jego wczesnej twórczości.
Li rakontis pecon el siaj bubaj jaroj. Opowiedział obrazki ze swych szczeniących lat.
honorarioj de aŭtoro de libro honorarium autora książki
rezigni la aŭtorrajton zrezygnować z praw autorskich
jurisprudenco pri aŭtora proprieto orzecznictwo w sprawie intelektualnej własności autora
rajto de aŭtoreco prawo autorskie, prawo autorstwa
dediĉi libron al iu zadedykować komuś książkę
omaĝi al iu per dediĉo de libro złożyć komuś hołd zadedykowaniem książki
malkonfesi verkon nie przyznawać sie do autorstwa, zaprzeć sie autorstwa
kopii laŭ originala manuskripto skopiować z pierwotnego rękopisu
libro książka
manuskripto prespreta maszynopis (rękopis) gotowy do druku
libro broŝurita książka broszurowana
libro lede bindita książka oprawna w skórę
ĵaketo obwoluta
dorso de libro grzbiet książki
luksa eldono wydanie luksusowe
eldono kun notoj wydanie z przypisami
definitiva eldono wydanie ostateczne
elĉerpita eldono wydanie wyczerpane
libro dividita en 30 ĉapitroj książka podzielona na 30 rozdziałów
tabelo de enhavo spis treści
la libra merkato rynek książki
bibliofilo bibliofil
ekslibriso ekslibris
libro de eleganta tipografio książka o ładnym druku
vinjeto winieta
formato format
libro en plej granda formato książka w największym formacie
formato de 14 per 20 centimetroj format 14 na 20 cm
oktavo ósemka
kvarto czwórka
legi libron czytać książkę
leginda libro książka warta przeczytania
renkonti plaĉon ĉe la legantoj spodobać się czytelnikom
legi libron per unu spiro przeczytać książkę jednym tchem
papilie tralegi libron przeczytać powierzchownie, przekartkowaĉ
transsalti tutajn liniojn przeskakiwać całe wiersze
transsalti la paĝojn de priskribo przeskakiwać strony z przypisami
paĝosigno paginacja
diĝesto wyciąg, streszczenie
verkoj de grandaj pensistoj książki wielkich myślicieli
narkota legaĵo narkotyczne czytadło, coś, co czyta się jak w transie
senti naŭzon ĉe la legado odczuwać mdłości przy czytaniu
Ne ofendu la orelojn de viaj junaj legantoj. Nie obrażaj uszu twych młodych czytelników.
malvigliĝo de la legemo osłabienie skłonności do czytania
biblioteko prunta wypożyczalnia
biblioteko konsulta biblioteka doradcza, konsultacyjna
biblioteko rondiranta biblioteka krążąca, bibliobus
biblioteko referenca biblioteka konsultacyjna
provizi bibliotekon per binditaj libroj zaopatrzyć bibliotekę w oprawne książki
inkunablo inkunabuł

poniedziałek, 16 marca 2009

Claude Piron en dotSUB

En dotSUB oni povas aŭskulti ege interesan, anglalingvan prelegon de la mortinta antaŭ nelonge svisa esperantisto, Claude Piron, unu el la plej eminentaj personoj en la esperanta movado dum ĝia tuta historio. Vi povas selekti lingvan version.

Claude Piron en Vikipedio: pola, esperanta kaj angla.

niedziela, 15 marca 2009

Latin- kaj grekdevenaj numeraloj en Esperanto

En la ĉi-suba tabelo mi kolektis latin- kaj grekdevenajn vorterojn koncernantajn numeralojn, kun ekzemploj el Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Mi esperas, ke tio permesos pli bone kompreni la klasikajn radikojn de la lingvo.

baza numeralo latindevena vortero ekzemploj grekdevena vortero ekzemploj
unu uni- unikorno, uniformo, unisono mono- monogamio, monoklo, monolito
du bi- bigamio, biplano, bilaterala di- dipolo, diftongo, dipleksa
tri tri- tricepso, triplikato tri- trilogio, trigonometrio
kvar kvadri- kvadricepso, kvadrilo, kvadrigo tetra- tetraedro, tetralogio, tetrametro
kvin kvinkve- mankas en PIV, kun kvin estas ligitaj kvintesenco, kvintalo, kvinteto penta- pentagono, pentodo, pentaedro
ses seks, se- semestro, seksteto heks(a)- heksametro, hektodo, heksagono
sep septe(m)- septeto, septembro hept(a)- heptagono, heptodo
ok okt(o)- oktobro, oktavo okt(a)- oktaedro
naŭ novem- novembro ennea mankas en PIV
dek dec- decembro deka- dekapodoj, dekalogo, dekalitro
cent centi- centigrada hekto- hektolitro
mil mille- mankas en PIV kilo- kilogramo, kilometro
miliono mankas en PIV mankas en PIV mega- megavato, megatuno
miliardo mankas en PIV mankas en PIV giga- gigavato
duono semi- semivokalo, semicirklo hemi- hemisfero, hemikranio
dekono deci- decimetro, decilitro mankas en PIV mankas en PIV
centono centi- centimetro, centilitro mankas en PIV mankas en PIV
milono mili- milibaro, milimetro mankas en PIV mankas en PIV
milionono mankas en PIV mankas en PIV mikro- mikrosekundo, mikrometro
miliardono mankas en PIV mankas en PIV nano- nanosekundo
multe da, multaj multi- multipliki poli- poliedro, poligloto

400 elektronikaj libroj

Sub la retadreso www.ipernity.com/doc/deodaro/album oni povas trovi albumon de ĉ. 400 elektronikaj libroj, grandparte en la formato PDF. La libroj estas elŝuteblaj nur se vi havas sian konton en Ipernity. Valoras krei ĝin, ĉar en Ipernity oni povas renkonti multajn esperantistojn.

Verdire, mi ne scias, ĉu la libroj estas laŭleĝaj, “ne-pirataj” eldonaĵoj. Tamen mi rekomendas almenaŭ trarigardi la kolekton, en kiu oni povas trovi, inter aliaj, la faman “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” de Bertilo Wennergren, Zamenhofajn verkojn aŭ fabelojn de Hans Christian Andersen.

image

La domo de Zamenhof

Se vi estos iam en Varsovio, vi povos viziti la lokon, kie iam staris la domo de Ludoviko Zamenhof, kie li travivis grandan parton de sia vivo, ĝis la morto. Ĝi troviĝas nun ĉe la Zamenhof-strato numero 5.

Jen fotografaĵo, kiun mi faris iam por la pola Vikipedio – memortabulo sur la domo.

La Zamenhof-strato troviĝas nemalproksime de la urbocentro.


Wyświetl większą mapę

Klaku.net

Klaku.net estas esperanta ekvivalento de la mondkonata Digg.com aŭ la pola Wykop.pl. Ĝi servas al esperantistoj el la tuta mondo kiel centra loko, kie oni povas promocii interesajn, laŭ la opinioj de esperantistoj, artikolojn aŭ blog-enskribojn. Ekzemple, mi trovis en ĝi kelkajn blogojn kiuj estas nun en mia listo de blogoj. La retejo servas do kiel bona ilo por ekkoni aliajn blogojn aŭ nekonatajn ĝis nun retejojn kaj, kompreneble, kiel fonto de interesaj ofte tekstoj.

Vi ankaŭ povas helpi – oni devas krei konton kaj ekde tiu momentu oni povas aldoni siajn “eltrovaĵojn”; aliaj personoj povas voĉdoni, apogante aŭ malapogante proponojn kaj ŝanĝante tiamaniere iliajn poziciojn. Mi rekomendas do Klaku.net kiel socian retejon.

image

piątek, 13 marca 2009

Kiel diri

“Kiel diri? Praktika esperanta frazeologio” estas la fama libro de Lentaigne, kiu surbaze de Plena Ilustrita Vortaro kaj kelkaj aliaj fontoj kompilis tre utilan vortaron kaj frazaron ordigitan en 67 temoj. Mi havas ekzempleron eldonitan en la 80-aj jaroj, tamen en la katalogo de UEA estas havebla pli nova eldono el la 2004 jaro (eldonejo Esperanto – Laŭte!). Oni povas ĝin aĉeti per pagkarto aŭ PayPal. Lentaigne skribis ankaŭ “Tiel diru”.

Jen ekzemplo, ĉapitro titolita “Lingvo”, kiu bone montras la enhavon de la libro (kun mia traduko – mi esperas, ke preciza).



lingvo język
nacia lingvo język narodowy
hereda lingvo język dziedziczony
patrina lingvo język ojczysty
prunta lingvo język zapożyczony
vivanta lingvo żywy język, żyjący język
mortinta lingvo wymarły język
artefarita lingvo sztuczny język
planizita lingvo język planowy
posedi lingvon władać językiem
scipovi lingvon znać język, władać językiem
majstri lingvon władać językiem, opanować język
primajstri lingvon opanować język
fajli sian lingvon szlifować swój język
poluri sian lingvon szlifować swój język
dialekto dialekt
idiomo dialekt
ĵargono żargon
slango slang
idiotismo idiom, idiomatyzm
la lingvo de la floroj język kwiatów
la lingvo de la koro język serca
la lingvo de la rigardoj język spojrzeń
Ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multaj. Wiemy przecież, że języków jest bardzo wiele.
Babelo : tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero. Babel : tam Wieczny pomieszał język całej ziemi.
La homoj ne komprenas unu la alian. Ludzie nie rozumieją jeden drugiego.
Ne paroli alian lingvon krom sia propra lingvo. Nie mówić innym językiem poza swoim własnym językiem.
Ne paroli alian lingvon ol sian propran lingvon. Nie mówić innym językiem niż swoim własnym językiem.
Dediĉi multajn jarojn al la lernado de lingvoj. Poświęcić wiele lat na naukę języków.
Fuŝparoli kvin, ses lingvojn. Źle mówić pięcioma, sześcioma językami.
Scipovi lingvon libre, ne libere. Mówić językiem książkowym, a nie swobodnym.
Li afektis ne scii sian nacian lingvon. Udawał, że nie zna swojego narodowego języka.
senco sens, znaczenie
uzi vorton en la strikta senco użyć słowa w ścisłym znaczeniu
uzi vorton en la larĝa senco użyć słowa w szerokim znaczeniu
uzi vorton en la jura senco użyć wyrazu w sensie prawnym
uzi vorton en la religia senco użyć wyrazu w sensie religijnym
La senco de ambaŭ vortoj estas malsama. Znaczenie obu słów jest odmienne.
Regulo, kiu akceptas multajn esceptojn. Reguła, która dopuszcza wiele wyjątków.
La pola lingvo akceptas konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo. Język polski dopuszcza stały akcent na przedostatniej sylabie.
Esperanto estas multajn fojojn pli facila ol ĉiu ajn natura lingvo. Esperanto jest wielokrotnie łatwiejsze niż każdy język naturalny.
Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiu ellernadu la saman lingvon. Zamiast tego, by każdy uczył się różnych języków, niech każdy nauczy się tego samego języka.
Estas pli facile varbi iun al Esperanto, ol fari, ke li lernu la lingvon. Jest łatwiej zwerbować kogoś do esperanta niż spowodować, aby nauczył się języka.
novebakita esperantisto świeżo upieczony esperantysta
La demando ĉu Esperanto povas havi poezion ne plu estas diskutebla. Pytanie, czy esperanto może mieć poezję, nie jest już dłużej dyskusyjne.
La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. Użycie rodzajnika jest takie samo, jak w innych językach.
La Biblio estas la ĉefa bazo, sur kiu lingvoj literaturiĝis. Biblia jest podstawową bazą, na której języki stały się literackimi.



Kiel oni vidas, la libro estas bona fonto de vortoj kaj frazoj por lernantoj, kiuj jam majstras la lingvon sur baza nivelo, danke al kiu oni povas poluri, riĉigi sian lingvon.

Longviveco de esperantaj libroj

En la lastaj tagoj mi trarigardis miajn multajn esperantajn librojn aĉetitajn antaŭ multaj jaroj, speciale kiam mi laboris en Pola Esperanto-Asocio. Kun miro kaj satisfakcio mi konstatas, ke ili estas – mi pensas speciale pri manlibroj, konversacioj, vortaroj kaj tiel plu – plene utilaj. Ekzemple, mi havas tre malnovan jam manlibron de fratoj Edmund kaj Jan Fethke, eldonitan antaŭ 50 jaroj “1000 słów języka esperanto” (1000 vortoj de la lingvo Esperanto), el kiu oni povas sukcese ellerni Esperanton sur la baza nivelo. Kompreneble, kelkfoje temoj tuŝitaj en tiaj libroj estas iom malnoviĝintaj, sed preterlasante tiajn maloftajn kazojn la instruata gramatiko kaj vortaro estas plene utilaj. Mi speciale scivole trafoliumis la “Historion de Esperanto 1887-1912” de Adam Zakrzewski, skribitan en la jaro 1915 (!), kaj reeldonitan en la 80-aj jaroj per Pola Esperanto-Asocio. La libro estas vere interesa kaj oni legas ĝin senprobleme – danke al netuŝebleco de la lingvo. Interesa afero.

czwartek, 12 marca 2009

Komputila vortaro angla-esperanta

Mankas bona komputila vortaro esperanta-pola, tamen se iu volas ekkoni komputilan terminologion, li/ŝi povas elŝuti anglan-esperantan vortaron kun ĉ. 7 mil kapvortoj, titolitan “Komputeko. Prikomputila terminokolekto” (Yves Nevelsteen). Ĝi estas havebla sub la adreso:

http://www.komputeko.net/Libreto/Komputeko%2008032008.pdf

La dosiero PDF havas ĉ. 830 KB.

image

Laŭtemaj vortaroj

Grandan rolon en lingvolernado ludas laŭtemaj vortaroj – bedaŭrinde, en la esperanta literaturo estas tre malmultaj ĉi-specaj verkoj. Ilia rolo rezultas de tio, ke oni pli facile enmemorigas nociojn, se ili estas laŭteme organizitaj.

Mi citu ekzemplon devenantan el la verko de Michel Duc Goninaz eldonita en Parizo en la jaro 1971 – Vocabulaire Esperanto. Ĝi estas dulingva – esperanta-franca.

RELIGIO

religio: pagano, idolo, ateisto, framasono, Biblio, Evangelio, judo, Izraelido, Kristo, katoliko, protestanto, ortodoksa, Islamo, Korano, Budho

preĝi: adori, oferi, beni, prediki, pilgrimi, fasti

pastro: pastoro, rabeno, papo, episkopo, monaĥo, abato, kardinalo

templo: kapelo, moskeo, sinagogo, katedralo, altaro, katedro

konfesio: eklezio, paroĥo, sekto, dogmo, Reformacio, herezo, skismo

dio: diablo, demono, anĝelo, apostolo, disĉiplo, medio, animo, paradizo, infero, purgatorio, damni

kulto: liturgio, ceremonio, Pasko, Kristnasko, Julo, fasto, Pentekosto, meso, diservo, kruco

sakramento: komunio, hostio, bapti, peki, konfesi, absolvi, penti, graco, miraklo

sankta: pia, superstiĉa, fanatika, bigoto, blasfemi, sorĉi, magio, fantomo

Kiel oni vidas, la aŭtoro kolektis ĉi tie antaŭ ĉio substantivojn (kaj kelkajn verbojn) kiujn oni uzas en ĉiutaga interparolo. Oni povus kompreneble konstrui surbaze de la supra materialo multe pli da nocioj kaj aldoni tipajn adjektivojn. Mi opinias, ke studado de laŭtemaj vortaroj devus esti la dua etapo post tralaboro de normala manlibro de Esperanto.

środa, 11 marca 2009

Intervjuo kun d-ro Zamenhof

Simpatia ŝerco – anglalingva “intervjuo” kun Ludoviko Zamenhof lokigita en YouTube.

Esperanto estas...

En YouTube troviĝas serio de interesaj, kelkminutaj filmoj pri Esperanto. Jen la dua parto:

Lingoes Translator por esperantistoj

El la retejo Lingoes.net, sub la adreso www.lingoes.net, oni povas elŝuti senpagan interfacon por multaj vortaroj. Inter ili oni povas trovi ankaŭ vortaron esperantan-anglan kun 15 mil vortoj.

La aŭtoro de Lingoes Translator, ĉina programisto Kevin Yau, preparas Lingoes Dictionary Creator, danke al kiu oni povos kompili siajn proprajn vortarojn skribitajn en Unikodo. La vortaroj estas kongruaj kun Babylon Translator, do oni povos rekompili la vortarojn preparitajn iam por BT.

image

Vortaroj de Thomas Schütz

El la adreso www.thschuetz.de/vortaro.php oni povas elŝuti senpagan softvaron de Thomas Schütz – grandan vortaron germanan-esperantan kaj esperantan-germanan kun pli ol 50 mil kapvortoj. Oni uzas en ĝi la literon “x” kiel reprezentanton de esperantaj supersignoj.

image

Iam, kun permeso de Thomas, mi tralaboris la vortaron germanan-esperantan al Unikodo kaj sendis ĝin al la retejo de Babylon - www.babylon.com/category/34/Esperanto.html. Necesa estas tamen komerca softvaro Babylon Translator.

image

wtorek, 10 marca 2009

Kiom da esperantistoj estas en la mondo

Verdire, neniu scias tion precize. Oni taksas, ke 1-3 milionoj, tamen oni devas diri, ke tiom kruda pritakso estas rezulto de iom despera nescio. Ne gravas - en la mondo de komputiloj kaj Interreto en ĉiu momento ia instigo povas serioze pligrandigi la nombron de esperantistoj.

Ni premisu, ke ia grava internacia organizaĵo akceptas Esperanton kiel lingvoponton – mi estas certa, ke la interesiĝo pri la lingvo tuj forte kaj rapide ekkreskus. Prikonsiderinte la fakton, ke Esperanton – sur la baza nivelo – oni povas ellerni dum kelkaj monatoj (ĉ. 10-foje pli rapide ol en la kazo de etnaj lingvoj, kiel la angla, franca aŭ germana), oni povus atendi, ke la nombro pligrandiĝus almenaŭ kelkfoje. Ĉio dependas de bezonoj.

Ĉu oni povas pligrandigi la esperantistaron sen oficiala akcepto de internaciaj organizaĵoj? Mi opinias, ke jes, tamen oni devas pli intense uzi la lingvon kiel normalan, plenrajtan ilon, speciale en la Interreto. Skribi kaj diskuti ne nur pri Esperanto, sed per Esperanto. Skribi pri turismo, politiko, komputiloj, ekologio, muziko, filmoj kaj tiel plu. Por ke oni pruvu, ke ĝi estas potenca kaj elasta lingvo per kiu oni povas esprimi ĉion.

Ne nur la facileco de Esperanto estas ĝia granda avantaĝo. Mi opinias, ke antaŭ ĉio ĝia neŭtraleco. Se mi interparolas (fuŝparolas, por diri la veron) angle kun anglalingva persono, mi ĉiam timas, ke li/ŝi ne komprenas min bone aŭ pensas kritike pri mia lingvaĉo. Esperanto estas “fremda” por ĉiuj diskutantoj kaj tio treege kuraĝigas kaj egalrajtigas ilin, permesante libere diskuti.

Mi estas optimisto – estas loko por Esperanto en la monda lingva scenejo, sed necesaj estas precize direktitaj paŝoj. Esperantlingvaj blogoj estas unu el la plej gravaj.

Kiel skribi esperantajn literojn

La problemo de esperantaj literoj ne estas nova - ĝi komplikis la vivon de esperantistoj jam en la 19a kaj 20a jarcentoj. Uzantoj de komputiloj havis eĉ pli grandajn problemojn, ĉar komence oni tute ne povis enskribi ilin en esperantajn tekstojn. Pro tio oni uzis anstataŭajn literojn, kiel ekzemple - por ĉ - "cx" aŭ "ch". Ĝis hodiaŭ tiuj ĉi metodoj estas nemalofte uzataj per esperantistoj, tamen pli kaj pli ofte oni uzas softvarajn klavarojn.

Mi ne estas specialisto pri Linukso, do mi diros nenion pri tiu ĉi problemo (tamen mi scias, ke esperantistoj uzantaj Linukson ne havas problemojn). En Vindozo oni povas uzi la klavaron Ek de Jurij Finkel, kiu laboras sen problemoj en Vindozo XP, sed kaŭzas problemojn en Vindozo Vista.

La lasta versio aperis en 2005a jaro kaj oni povas elŝuti ĝin el la jena adreso: www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

En Vindozo Vista mi mem uzas klavaron skribitan per pola esperantisto, kiu anstataŭas la estonan - oni povas trovi ĝin en la forumo Esperanto.org.pl. Se vi uzos nur du klavarojn - la nacian kaj la esperantan - vi povos ŝanĝi ilin per Alt+Shift. Mi ĝuste skribas tiun ĉi blogon helpe de la esperanta/estona klavaro.

Esperanto rapide - komerca elibro por poloj

Mi preparas nun, por polaj legantoj, manlibron titolitan "Esperanto rapide" - ĝi estos preta printempe en formo de elibro.

La manlibro estos multimedia - kun registraĵoj de ekzemploj kaj tekstoj - kaj havos ankaŭ testojn de vortoj preparitajn por Interlex aŭ simila softvaro.