niedziela, 17 października 2010

Facebook kiel promociilo?


Mi pensas, ke oni povus provi promocii Esperanton kiel universalan lingvon por diskutoj en Facebook, inter homoj devenantaj el diversaj landoj. Tio ĉi estus iaspeca modo, nova sperto.
Oni povus prepari simplan manlibron (en Docs.com ligita kun Facebook) kaj traduki ĝin en multajn lingvojn - la manlibro havu ĉ. 1000 radikojn, bazajn gramatikajn regulojn, utilajn esprimojn (kiel en mia reta manlibro sub la adreso https://sites.google.com/site/deklecionoj/przydatne-zwroty).
Modo estas grava instigo en socialaj retejoj - loko, kie poloj, rusoj, angloj, ĉinoj, brazilanoj, ugandanoj kaj aliaj homoj povu partnere diskuti kaj babili inter si estus verŝajne unu el la plej gravaj promociiloj de la lingvo dum ĝia pli ol 120-jara historio.
La plej grandaj avantaĝoj de Esperanto estas ĝia facileco kaj neŭtraleco - ni bonege scias pri tio. Kial do ne provi ĝin, kial ne instigi novajn adeptojn? Facebook estas ideala loko por tia provo.