czwartek, 30 kwietnia 2009

Originala novelaro de Tim Westover

Tim Westover, usona esperantisto kaj verkisto el Atlanta, skribis originalan novelaron “Marvirinstrato”. Oni povas aĉeti profesie eldonitan libron ĉe Amazon.com aŭ elŝuti senpage 200-paĝan dosieron PDF el la retejo de Tim:

http://timwestover.com/marvirinstrato/

Marvirinstrato Kovrilo

poniedziałek, 27 kwietnia 2009

Teleskopo - Internacilingva Scienca Revuo

Aperis la unua numero de Teleskopo - senpaga scienca revuo en la formato PDF.

El la retejo de Teleskopo:

“Teleskopo estas scienca revuo aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj kiuj povas esti elŝutataj tute senpage pere de kiu ajn komputilo konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Oni ne distingas inter la sciencoj valorante ilin kvazaŭ unu estus pli grava aŭ interesa ol aliaj, kontraŭe, se temas pri kompetenteco aŭ graveco inter la sciencaj kampoj, egalas al ni formalaj, sociaj, kulturaj, aplikaj aŭ natursciencoj.

La revuo Teleskopo ankaŭ ricevas artikolojn pri epistemologio, historio kaj filozofio de la scienco ĉar oni interkonsentas kun la penso de la franca rusdevena filozofo Alexandre Koyré, por citi unu inter multaj sciencpensuloj kiuj komprenas la sciencon tielmaniere, kiu, verkante pri ĉi tiuj temoj, klarigis ke ne ekzistas kiu ajn sciencoj sen la subteno de la filozofado. Krom tio, utilas al la sciencoj diversaj la komprenado de iliaj propraj supozoj, implicoj, konceptoj, fundamentoj ktp.

Ĉar Teleskopo prezentas malsamajn artikolojn verkitaj de diversaj sciencaj verkistoj tra la mondo, esploristoj kiuj kompreneble parolas kaj verkas uzante iliajn proprajn lingvojn, oni decidis fari tion pere de Esperanto, lingvo internacia kiu ne apartenas ekskluzive al specifa lando.”

niedziela, 26 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (5)

Sedno - Sedna
senhoma misio - misja bezzałogowa
senpilota - bezpilotowy
Siriuso - Syriusz
solstico - przesilenie
sondilo - sonda
spaco - przestrzeń kosmiczna
spirala galaksio - galaktyka spiralna
sputniko - sputnik
stela kerno - jądro gwiazdy
stelamaso - gromada gwiazd
stelo - gwiazda
stelsistemo - system gwiezdny
sudo - południe
suna eklipso - zaćmienie Słońca
sunmakulo - plama słoneczna
Suno - Słońce
sunsistemo - system słoneczny
supernovao - supernowa
surfaco - powierzchnia
surluniĝi - lądować na Księżycu
ŝipanaro - załoga statku
teleskopo - teleskop
teorio de relativeco - teoria względności
tera atmosfero - atmosfera ziemska
tercentra teorio - teoria geocentryczna
terglobo - kula ziemska
Tero - Ziemia
tersatelito - satelita ziemski
tersimila planedo - planeta typu ziemskiego
tirforto - siła przyciągania
totala eklipso - całkowite zaćmienie
transneptuna objekto - obiekt transneptunowy
troposfero - troposfera
universo - wszechświat
unua kosma rapido - pierwsza prędkość kosmiczna
Urano - Uran
vakuo - próżnia
Venuso - Wenus
vivtena sistemo - system podtrzymywania życia
volumeno - objętość
zenito - zenit
zodiako - zodiak

sobota, 25 kwietnia 2009

Ĉu e-libroj savos Esperanton?

La nombro de esperantaj e-libroj (elektronikaj libroj) en mia virtuala biblioteketo, elŝutitaj el la interreto, superis jam la nombron de paperaj libroj aĉetitaj iam en Pollando. Mi esperas, ke ĉiuj estas tute laŭleĝaj. Eldonado de esperantaj libroj en mia lando preskaŭ tute kolapsis - de tempo al tempo aperas nur iaj titoloj, cetere en tre malgrandaj kvantoj. Mi ne povas iri al librovendejo kaj diri "montru al mi librobretaron kun esperantaj eldonaĵoj". Mi suspektas, ke oni farus grandajn okulojn aŭ simple ridus pri tia postulo.

Mi estas (preskaŭ) certa, ke nur e-libroj estas reala oferto kiu povas altiri multajn adeptojn de la lingvo. Estus bone, se UEA transformus multajn malnovajn librojn en ciferajn eldonaĵojn kaj disdonus ilin (aŭ parte vendus) al esperantistoj el la tuta mondo. Homoj en malriĉaj landoj tute ne povas pagi grandajn sumojn kiujn postulas la librovendejo de UEA - por multaj pli facile estas sidiĝi ĉe komputilo (sia propra aŭ publika) kaj legi elektronikajn tekstojn.

Marĝene. La onidira nombro de esperantistoj, kiun kelkaj taksas je 1-3 milionoj, estas miaopinie troigo. Mi timas, ke vere aktivaj esperantistoj estas ne pli ol 100 mil, kvankam tio estas nur mia suspekto. Propagando pri facileco de la lingvo estas sendube grava, tamen ĝi ne funkcias bone kontraŭ la angla, eĉ se ĉiu bone scias, ke la angla estas malfacila. Pli grava estas laŭ mi ne praktika, sed ideologia argumento pri egaleco en lingvaj rilatoj. Mi vidas tion en la Eŭropa Parlamento, kie multaj polaj parlamentanoj malbone, aŭ eĉ preskaŭ tute ne parolantaj la mondajn lingvojn, simple eskapas al siaj ĉambroj, por ke ili ne devu balbuti - dume aliaj diskutas en koridoroj pri gravaj aferoj. Tio estas krianta ekzemplo de malegaleco, ĉar eĉ post multaj jaroj de lingvolernado polo, svedo aŭ greko ne kapablos diskuti egalrajte kun anglo aŭ franco en iliaj lingvoj. Ni ĉiuj scias tion.

Mi timas, ke atendas nin denove laboro ĉe la fundamentoj. Esperanto multe malprogresis en la lastaj 20 jaroj - parte pro teknika progreso kaj angliĝo de la moderna mondo, parte pro kolapso de komunistaj reĝimoj, kie esperanto estis por multaj homoj fenestro al la mondo. Mi ne estas granda optimisto, tamen oni devas ion fari. Mi pensas, ke elektronika libroeldonado estas unu el bonaj direktoj de nia agado. Ne nur por komputiloj, sed ankaŭ por ĉeltelefonoj (ekz. iPhone) kaj specialaj legiloj, kiel Kindle, Plastic Logic kaj aliaj.

Astronomia vortareto (4)

novluno - nów Księżyca
nukleo - jądro atomowe
observatorio - obserwatorium
observi - obserwować
okcidento - zachód
ombro - cień
Oorta nubo - obłok Oorta
orbiti - orbitować
orbito - orbita
orbito ĉirkaŭ - orbita wokół
oriento - wschód
ozona tavolo - warstwa ozonowa
parseko - parsek
patrinoŝipo - statek-matka
periodo - okres
planedara sistemo - system planetarny
planedo - planeta
planedsistemo - system planetarny
planetario - planetarium
plasmo - plazma
Plata Tero - Płaska Ziemia
Plejadoj - Plejady
plenluno - pełnia Księżyca
plurŝtupa raketo - rakieta wieloczłonowa
plutoneto - plutonek
Plutono - Pluton
poluso - biegun
polvo - pył
Praeksplodo - Wielki Wybuch
precesio - precesja
Projekto Apollo - Projekt Apollo
propulso - napęd
protuberanco - protuberancja
pulsaro - pulsar
radio - promień
radioastronomio - radioastronomia
raketlanĉejo - wyrzutnia rakiet
raketo - rakieta
roka planedo - planeta skalna
roka surfaco - skalna powierzchnia
rondiri ĉirkaŭ - krążyć wokół
ruĝa giganto - czerwony olbrzym
ruĝa nano - czerwony karzeł
ruĝa planedo - czerwona planeta (Mars)
satelito - satelita
Saturno - Saturn

piątek, 24 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (3)

kosmoteleskopo - teleskop kosmiczny
kosmoveturilo - pojazd kosmiczny
kratero - krater
Kujper-zono - pas Kuipera
kunhoma misio - misja załogowa
kupeo - przedział, moduł (w rakiecie)
kvadranto - kwadrant
kvazaro - kwazar
Lakta Vojo - Droga Mleczna
lanĉejo - wyrzutnia
lanĉi kosmoŝipon - wystrzelić statek kosmiczny
lanĉi raketon - wystrzelić rakietę
lazuro - błękit, lazur
loĝmodulo - moduł mieszkalny
loka grupa - grupa lokalna
lumjaro - rok świetlny
lumo - światło
lumradio - promień światła
lumrapido - prędkość światła
luna eklipso - zaćmienie Księżyca
lunfazo - faza księżyca
Luno - Księżyc
luno - księżyc
lunoflugo - lot na Księżyc
lunveturilo - pojazd księżycowy
Magelana Nubo - Obłok Magellana
magnetosfero - magnetosfera
malalta orbito - niska orbita
malluma energio - ciemna energia
malluma materio - ciemna materia
malproksima kosmo - daleki kosmos
mapo - mapa
Marso - Mars
maso - masa
manovri - manewrować
Merkuro - Merkury
meteorito - meteoryt
meteoroido - meteoroid
misio - misja
Nacia Aeronautika kaj Kosma Administracio - NASA
nanplanedo - planeta karłowata
nebulozo - mgławica
Neptuno - Neptun
neregula galaksio - galaktyka nieregularna
neŭtrona stelo - gwiazda neutronowa
nigra truo - czarna dziura
norda brilo - zorza polarna
nordo - północ

czwartek, 23 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (2)

Galileo - Galileusz
gaso - gaz
geostacionara orbito - orbita geostacjonarna
globo - glob, kula
globo de gasoj - kula gazów
globuso - globus
gravita konstanto - stała grawitacyjna
gravito - grawitacja
heliocentra teorio - teoria heliocentryczna
helioskopo - helioskop
heliumo - hel
hidrogeno - wodór
horizonto - horyzont
Internacia Astronomia Unio - Międzynarodowa Unia Astronomiczna
Internacia Kosma Stacio - Międzynarodowa Stacja Kosmiczna
interplaneda - międzyplanetarny
interstela - międzygwiezdny
iri ĉirkaŭ la suno - krążyć wokół słońca
jonosfero - jonosfera
Jupitero - Jowisz
Keplero - Keppler
kerno - jądro
kiloparseko - kiloparsek
kolapso - zapaść, kolaps
kometo - kometa
kompaso - kompas
komunika satelito - satelita telekomunikacyjny
konstelacio - konstelacja
kontraŭvarma ŝildo - osłona termiczna
Koperniko - Kopernik
korono - korona
kosma - kosmiczny
kosma agentejo - agencja kosmiczna
kosma esplorado - eksploracja kosmosu
kosma fona radiado - kosmiczne promieniowanie tła
kosma programo - program kosmiczny
kosmo - kosmos
kosmocentro - centrum kosmiczne
kosmodromo - kosmodrom
kosmoflugo - lot kosmiczny, lot w kosmos
kosmokonkuro - wyścig kosmiczny
kosmonaŭto - kosmonauta
kosmopramo - prom kosmiczny
kosmoprogramo - program kosmiczny
kosmopromenado - spacer w kosmosie
kosmosondilo - sonda kosmiczna
kosmostacio - stacja kosmiczna
kosmoŝipo - statek kosmiczny

środa, 22 kwietnia 2009

Astronomia vortareto (1)

Mi preparis mallongan, esperantan-polan vortareton de terminoj ligitaj kun kosmo kaj kosmaj vojaĝoj. Ĝi enhavas pli ol 200 alfabete aranĝitaj terminoj kiujn mi prezentos en kelkaj sinsekvaj enskriboj, pro ke ili ne estu tro longaj kaj pezaj. Mi esperas, ke la vortareto taŭgos por esperantistoj-nefakuloj. Specialistoj trovos Astronomian Terminaron sub la adreso http://at.komputilo.org/

aberacio - odchylenie, aberracja
aero - powietrze
altirforto - siła przyciągania
Andromeda galaksio - galaktyka Andromedy
artefarita gravito - sztuczna grawitacja
artefarita satelito - sztuczny satelita
asteroida zono
- pas asteroid
asteroido - asteroida
astro - ciało niebieskie
astrofizikisto - astrofizyk
astrofiziko - astrofizyka
astrolabo – astrolabium
astronomia - astronomiczny
astronomiaj observaĵoj - obserwacje astronomiczne
astronomio - astronomia
astronomo - astronom
brili
- świecić się, lśnić
bruna nano - brązowy karzeł
ĉiela korpo - ciało niebieskie
ĉiela meĥaniko - mechanika nieba
ĉielekvatoro - równik niebieski
ĉielo - niebo
ĉielsfero - sfera niebieska
diametro - średnica
direkte observebla - bezpośrednio obserwowalny
dua kosma rapido - druga prędkość kosmiczna
duobla stelo - gwiazda podwójna
duonluno - kwadra Księżyca
duopa stelo - gwiazda podwójna
ebeno - płaszczyzna
eklipso - zaćmienie
ekstersuna planedo - planeta pozasłoneczna
ekvatoro - równik
ekvinokso - równonoc, ekwinoks
elektrono - elektron
elemento - pierwiastek
eligi lumon - wysyłać światło
elipsa galaksio - galaktyka eliptyczna
elradii - wypromieniowywać
elsendi lumon - wysyłać światło
Eŭropa Kosma Agentejo - Europejska Agencja Kosmiczna
falanta stelo - spadająca gwiazda
falstelo - spadająca gwiazda
fenomeno – zjawisko, fenomen
firmamento - firmament
fotono - foton
fuzio - fuzja
galaksia - galaktyczny
galaksia disko - dysk galaktyczny
galaksia haloo - halo galaktyczne
galaksio - galaktyka

poniedziałek, 20 kwietnia 2009

Varsovia Vento Elsendoj

Sub la nova adreso www.podkasto.net troviĝas retejo de Varsovia Vento – krom informoj oni trovos ĉi tie multajn longajn, ege interesajn podkastojn. Mi instigas polajn kaj eksterlandajn esperantistojn al legado kaj antaŭ ĉio aŭskultado. Vera plezuro!

El “Vivo de Zamenhof”

Fragmento el la fama biografio de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita en 1920:

“Konscienca pedagogo (de Zamenhof, aldono mia, pw) estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27-an de januaro 1837 en Tikoĉin, ĉe la landlimo inter la pola kaj litva landoj, tiam regataj de la rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en la najbara urbo Bjalistoko, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.

La 15-an de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ la patro akceptis oficialan postenon: ĉe la mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe la Veterinara Instituto kaj en reala gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tre helpis. Baldaŭ la gefiletoj vidis, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo.

Tiun plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado la gepatroj sukcesis havigi al siaj infanoj plenan edukon en la gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome plej fidelan akuratecon al la devo ĉiutaga.”

wtorek, 14 kwietnia 2009

Antaŭ 92 jaroj mortis Zamenhof

Hodiaŭ estas la 92-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof. Li mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio, kie troviĝas ankaŭ lia tombo - en la tombejo ĉe la strato Okopowa, la plej granda juda tombejo en Eŭropo, kiu estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj kaj entenas ĉ. 200 mil markitajn tombojn.

Fotografaĵo de la tombo (el Esperanta Vikipedio).

piątek, 10 kwietnia 2009

De kiu nacieco estis Zamenhof

Lastatempe mi kverelis, ne - kvereletis, en la diskutgrupo Academia pro Interlingua pri la nacieco de Ludoviko Zamenhof. Por ni, polaj esperantistoj, li estis sendube polo, aŭ pli precize, pola judo – la plejparton de sia vivo li loĝis en Varsovio, studis en la Varsovia Universitato, estis komitatano en Pola Esperantista Societo, kunlaboris antaŭ ĉio kun polaj esperantistoj, mortis en Varsovio kie estas ankaŭ lia tombo. Mia oponinto argumentis, ke Zamenhof diris iam “ne nomu min polo” kaj neniam estis civitano de sendependa Pollando, kiu dum lia vivo estis sub rusa, aŭstria kaj prusa regado.

Mi pensas, ke pli bone estus diri, ke li estis judo en pola medio, do certe pli forte ligita kun la pola kulturo kaj socio ol kun iu alia, inkluzive la rusan, kies civitano formale li estis. La tuta mondo priskribas lin kiel polan kuraciston, Pollando havas la privilegion organizi gravajn kongresojn ligitajn kun “rondaj” datrevenoj, kiel la ĉi-jara – 150-a datreveno de lia naskiĝo.

Ni, poloj, pro kompreneblaj kaŭzoj defendas Zamenhofon kiel polon, sed plej grava estas tio, kion li kreis kiel eŭropano. Ĉu ne?

środa, 8 kwietnia 2009

Esperanta sintezo de voĉo

Ne ekzistas nun bona sintezilo de voĉo en Esperanto. Tamen mi eksperimentis kun la plej bona nun en la merkato, pola sintezilo Ivona – mi enmetis mallongan esperantan tekston en la demonstran formularon de Ivona, kun pola voĉo Ewa, kaj... ĝi legis la tekston preskaŭ senerare, farante erarojn nur tiam, kie ili estis antaŭvideblaj – ĝi moligas “pole” kelkajn literojn kaj legas numerajn valorojn de la ĉapelitaj literoj. Do, preparo de Ivona por Esperanto estus miaopinie tre facila – bedaŭrinde ne mi pri tio decidas :-)

http://www.ivona.com/say/1uuHh5Qy

niedziela, 5 kwietnia 2009

Manlibro por poloj proksimiĝas

Kiel mi jam menciis, mi skribas nun senpagan manlibron de Esperanto por polaj komencantoj. Eldonado de esperantaj libroj en Pollando preskaŭ tute ne ekzistas, kaj se iu volas lerni la lingvon, serĉas manlibrojn en la Interreto aŭ aĉetas malnovajn eldonaĵojn en Allegro aŭ alia aŭkcia sistemo.

Mi skribas la manlibron por personoj, kiuj tute ne konas la lingvon (nun sub provizora titolo Esperanto en dek lecionoj). Ĝi informos pri la gramatika strukturo de la lingvo kaj donos ne pli ol 1500 vortojn. Tamen, krom la ĉefa parto, ĝi entenos ankaŭ legaĵojn el Unua Legolibro de Kabe (eldonita en 1907), liston de utilaj esprimoj, dek laŭtemajn vortarojn, vortareton de komputilaj terminoj, informojn pri esperanta programaro. Krom tio estos ankaŭ aŭdregistroj de kelkaj lecionoj kaj ekzercoj kun vortoj preparataj por la konata programo jMemorize – do, la libro estos vere moderna, konforma al novaj komputilaj teĥnikoj. Ĝi aperos elektronike, kiel dosiero PDF.

La libro aperos printempe kaj mi esperas, ke ĝi kontribuos al revigliĝo de Esperanto en Pollando, speciale okaze de la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj 150-a datreveno de Ludoviko Zamenhof. Mi esperas, ke apogos min la retejo de Gazeta Wyborcza, kiu de tempo al tempo publikigas informojn el mia blogo en sia ĉefpaĝo.

image

Multiplikado de vortoj en Esperanto

Kiel oni scias, el ĉiu vorto oni povas fari multajn aliajn, danke al metodoj de vortfarado – gramatikaj finaĵoj kaj kunmetado de radikoj. Unu el la plej konataj argumentoj favore al Esperanto estas aserto, ke kiam oni konas, por ekzemplo - milon da vortoj, oni povas fari el ili 10 mil vortojn. Konsiderinte la fakton, ke por la ĉiutaga uzo estas necesaj ne pli ol 3-4 mil, oni ofte konkludas, ke nur tiu milo da vortoj sufiĉas.

Statistike tia aserto estas ebla, tamen oni devas memori, ke nur malgranda parto de tiuj aldonaj vortoj apartenas al vere necesaj vortoj troviĝantaj en la grupo de la plej oftaj vortoj. Fakte - mi ne faris precizajn kalkulojn sed mi apogas min sur mia propra sperto - oni povas diri, ke unu milo donas ne pli ol tri mil vere utilaj vortoj, ĉefe faritaj per gramatikaj finaĵoj. Do, konklude, mi estas konvinkita, ke oni nepre devas lerni 2 mil radikojn por sufiĉe bone paroli pri ĉiutagaj aferoj kaj 4-5 mil por esti vere lerta esperantisto. Kompreneble, la avantaĝo de Esperanto kompare kun etnaj lingvoj estas senduba kaj nesubfosebla, tamen propagandaj asertoj pri unu milo estas simple falsaj kaj erarigas komencantojn.

Tamen, mi aldonu, Esperanto estas la ununura instinkta lingvo (krom la gepatra), en kiu oni sentas sin tute libera. Facileco estas la plej grava faktoro kaj la dua estas miaopinie egaleco de interparolantoj, kio tute ne estas ebla kiam oni parolas angle aŭ france. Kelkaj diros verŝajne, ke la dua faktoro estas eĉ pli grava.

czwartek, 2 kwietnia 2009

Tabelvortoj en Esperanto

Tabelvortoj – aŭ korelativoj – estas aro de tre ofte uzataj pronomoj: substantivaj, adjektivaj kaj adverbaj. Oni povas prezenti ilin “matematike” en tabelo. Ĉi-sube estas tabelo kun ĉiuj 45 vortoj – kun polaj priskriboj.

 

 

pytające-względne

wskazujące

upowszechniające

nieokreślone

przeczące

zaimki rzeczowne

osoba

kiu
kto, który

tiu
tamten

ĉiu
każdy

iu
ktoś, jakiś

neniu
nikt, żaden

przedmiot

kio

co

tio
tamto

ĉio
wszystko

io
coś

nenio
nic

zaimki przymiotne

cecha

kia
jaki

tia
taki

ĉia
wszelki

ia
jakikolwiek

nenia

żaden

przynależność

kies

czyj, którego

ties
tego

ĉies
każdego

ies
czyjś

nenies
niczyj

zaimki przysłowne

miejsce

kie
gdzie

tie
tam

ĉie
wszędzie

ie
gdzieś

nenie
nigdzie

sposób

kiel
jak, w jaki sposób

tiel
tak

ĉiel
wszelkim
sposobem

iel
jakoś

neniel
w żaden sposób

czas

kiam
gdy, kiedy

tiam
wtedy

ĉiam
zawsze

iam
kiedyś, kiedykolwiek

neniam
nigdy

ilość

kiom

ile

tiom
tyle

ĉiom
wszelka ilość

iom
trochę, nieco

neniom
żadna ilość

przyczyna

kial
dlaczego

tial
dlatego

ĉial
z każdego powodu

ial
dlaczegoś

nenial
z żadnego powodu

Multaj kritikis la “inventaĵon” de Zamenhof, tamen ŝajnas al mi, ke oni povas rapide alkutimiĝi al iom stranga formo de tiuj ĉi vortoj kaj oni facile enmemorigas ilin. Post kelka tempo la tabelvortoj estas tute naturaj kaj vekas neniajn kontraŭdirojn. Oni devas nur iomete ekzerci ilian uzadon.