piątek, 10 kwietnia 2009

De kiu nacieco estis Zamenhof

Lastatempe mi kverelis, ne - kvereletis, en la diskutgrupo Academia pro Interlingua pri la nacieco de Ludoviko Zamenhof. Por ni, polaj esperantistoj, li estis sendube polo, aŭ pli precize, pola judo – la plejparton de sia vivo li loĝis en Varsovio, studis en la Varsovia Universitato, estis komitatano en Pola Esperantista Societo, kunlaboris antaŭ ĉio kun polaj esperantistoj, mortis en Varsovio kie estas ankaŭ lia tombo. Mia oponinto argumentis, ke Zamenhof diris iam “ne nomu min polo” kaj neniam estis civitano de sendependa Pollando, kiu dum lia vivo estis sub rusa, aŭstria kaj prusa regado.

Mi pensas, ke pli bone estus diri, ke li estis judo en pola medio, do certe pli forte ligita kun la pola kulturo kaj socio ol kun iu alia, inkluzive la rusan, kies civitano formale li estis. La tuta mondo priskribas lin kiel polan kuraciston, Pollando havas la privilegion organizi gravajn kongresojn ligitajn kun “rondaj” datrevenoj, kiel la ĉi-jara – 150-a datreveno de lia naskiĝo.

Ni, poloj, pro kompreneblaj kaŭzoj defendas Zamenhofon kiel polon, sed plej grava estas tio, kion li kreis kiel eŭropano. Ĉu ne?

10 komentarzy:

  1. Laŭ mia opinio sendube oni povas diri, ke Zamenhof estis mondocivitano...

    OdpowiedzUsuń
  2. Mi ne komprenas multe tiun ĉi diskuton, al kiu estas problemo ke li estis judo? Tiu estas la realo, kiu tute ne malhelpas ke li sentis sin ankaŭ esperantisto, mondocivitano, dikredanto, okulisto aŭ kion ajn.

    OdpowiedzUsuń
  3. @Karles - al neniu. Mi provis difini, kiu lando aŭ nacieco havas la rajton diri "Zamenhof estis nia pensulo". Kaj plej bona difino estas ĝuste "li estis multkultura mondcivitano".
    Marĝene - li estis ateisto, same kiel lia patro.

    OdpowiedzUsuń
  4. Mi iom miras, ke se homo diris, ke li ne estas X, tamen oni insistas, ke li malpravas, sed ke li estas X. Des pli mirigas min, se tion asertas polo: ni povus fari belan liston de polaj patriotoj, kiujn per similaj argumentoj oni povus ilin rusigi.
    Aliflanke, mirigas min, ke Zamenhof ion kreis kiel "eŭropano". Mi pensas, ke li mem estus mirigita per tiu aserto.

    OdpowiedzUsuń
  5. Kial vi asertas, ke "li estis ateisto, same kiel lia patro"? Tiun aserton tre kredinde kontraŭstaras i.a. Maimon.

    OdpowiedzUsuń
  6. Tion skribis Privat en "Vivo de Zamenhof".

    OdpowiedzUsuń
  7. @Anonimowy - mi ne komprenas vian rezonadon; mi verdire ne scias, kia estas via opinio.

    OdpowiedzUsuń
  8. La demando pri la nacieco de Zamenhof laŭ mi ne helpas kompreni, kiu estis Zamenhof. Devus sufiĉi la informo, ke li estis intime ligita kun ĉiuj tri kulturoj: rusa, orienteŭrop-juda kaj pola. Kvazaŭa kaŝita agendo regas diskutojn, kiuj celas malkovri la "ĝustan" naciecon de kulture plurecaj homoj el kulture plurecaj medioj: unue, aserti la principon, ke ĉiu homo apartenas al unu, sed ne pli ol unu, nacio aŭ etno, kaj aserti, due, ke nacieco aŭ etneco ĉiam kaj ĉe ĉiu homo estas ege grava afero – pro kio ĝi meritas, ke oni tiom diskutu pri ĝi.

    Zamenhof efektive petis en sia letero al la Loka Kongresa Komitato de 1912: "ne nomu min 'polo' ". Sed li klarigis la kialon jene: "por ke oni ne diru, ke mi – por akcepti honorojn – metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas". Alivorte, li ne volis elvoki tuj antaŭ la Universala Kongreso kverelon kun la tiutempe multnombraj naciistoj, kies mallarĝa imago pri "poleco" ne estis sufiĉe inkluziva por allasi la ekziston de judaj poloj. Zamenhof tamen aldonis en la sama letero ion multe pli interesan: "… laŭ mia politika-religia konvinko mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de 'homaranismo' (ne miksu kun 'kosmopolitismo'); laŭ mia deveno mi alkalkulas min al la gento hebrea." Tiu klarigo konformas kun la homaranisma principo, kiun li formulis jene: "Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi gin - almenaŭ en parolado kun homaranoj - per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno au lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p." Sekvas el tio kelkaj demandoj multe pli gravaj ol tiu pri la "ĝusta" nacieco de Zamenhof. Kial li opiniis la etnan devenon afero ne inda je elstarigado, entute nur mencienda, se kunparolanto demandas pri ĝi? Kial li volis, se eble, aparteni al nacio kun nomo neŭtrale geografia, ne genta?

    OdpowiedzUsuń