tag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post457279902723809079..comments2023-03-22T11:24:08.796+01:00Comments on Esperanto rapide: De kiu nacieco estis ZamenhofWimmerhttp://www.blogger.com/profile/18243532464639091659noreply@blogger.comBlogger10125tag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-63103653499353867692009-05-01T21:34:00.000+02:002009-05-01T21:34:00.000+02:00La demando pri la nacieco de Zamenhof laŭ mi ne he...La demando pri la nacieco de Zamenhof laŭ mi ne helpas kompreni, kiu estis Zamenhof. Devus sufiĉi la informo, ke li estis intime ligita kun ĉiuj tri kulturoj: rusa, orienteŭrop-juda kaj pola. Kvazaŭa kaŝita agendo regas diskutojn, kiuj celas malkovri la "ĝustan" naciecon de kulture plurecaj homoj el kulture plurecaj medioj: unue, aserti la principon, ke ĉiu homo apartenas al unu, sed ne pli ol unu, nacio aŭ etno, kaj aserti, due, ke nacieco aŭ etneco ĉiam kaj ĉe ĉiu homo estas ege grava afero – pro kio ĝi meritas, ke oni tiom diskutu pri ĝi.<br /><br />Zamenhof efektive petis en sia letero al la Loka Kongresa Komitato de 1912: "ne nomu min 'polo' ". Sed li klarigis la kialon jene: "por ke oni ne diru, ke mi – por akcepti honorojn – metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas". Alivorte, li ne volis elvoki tuj antaŭ la Universala Kongreso kverelon kun la tiutempe multnombraj naciistoj, kies mallarĝa imago pri "poleco" ne estis sufiĉe inkluziva por allasi la ekziston de judaj poloj. Zamenhof tamen aldonis en la sama letero ion multe pli interesan: "… laŭ mia politika-religia konvinko mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de 'homaranismo' (ne miksu kun 'kosmopolitismo'); laŭ mia deveno mi alkalkulas min al la gento hebrea." Tiu klarigo konformas kun la homaranisma principo, kiun li formulis jene: "Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi gin - almenaŭ en parolado kun homaranoj - per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno au lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p." Sekvas el tio kelkaj demandoj multe pli gravaj ol tiu pri la "ĝusta" nacieco de Zamenhof. Kial li opiniis la etnan devenon afero ne inda je elstarigado, entute nur mencienda, se kunparolanto demandas pri ĝi? Kial li volis, se eble, aparteni al nacio kun nomo neŭtrale geografia, ne genta?Garyhttps://www.blogger.com/profile/04288352393032335866noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-79879876391861196172009-04-27T12:23:00.000+02:002009-04-27T12:23:00.000+02:00@Anonimowy - mi ne komprenas vian rezonadon; mi ve...@Anonimowy - mi ne komprenas vian rezonadon; mi verdire ne scias, kia estas via opinio.Wimmerhttps://www.blogger.com/profile/18243532464639091659noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-77350174607882371332009-04-27T12:20:00.000+02:002009-04-27T12:20:00.000+02:00Tion skribis Privat en "Vivo de Zamenhof".Tion skribis Privat en "Vivo de Zamenhof".Wimmerhttps://www.blogger.com/profile/18243532464639091659noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-76222589505122490142009-04-27T08:08:00.000+02:002009-04-27T08:08:00.000+02:00Kial vi asertas, ke "li estis ateisto, same kiel l...Kial vi asertas, ke "li estis ateisto, same kiel lia patro"? Tiun aserton tre kredinde kontraŭstaras i.a. Maimon.Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-60557307115288201622009-04-26T21:36:00.000+02:002009-04-26T21:36:00.000+02:00Mi iom miras, ke se homo diris, ke li ne estas X, ...Mi iom miras, ke se homo diris, ke li ne estas X, tamen oni insistas, ke li malpravas, sed ke li estas X. Des pli mirigas min, se tion asertas polo: ni povus fari belan liston de polaj patriotoj, kiujn per similaj argumentoj oni povus ilin rusigi.<br />Aliflanke, mirigas min, ke Zamenhof ion kreis kiel "eŭropano". Mi pensas, ke li mem estus mirigita per tiu aserto.Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-33753484523649786102009-04-24T06:38:00.000+02:002009-04-24T06:38:00.000+02:00@Karles - al neniu. Mi provis difini, kiu lando aŭ...@Karles - al neniu. Mi provis difini, kiu lando aŭ nacieco havas la rajton diri "Zamenhof estis nia pensulo". Kaj plej bona difino estas ĝuste "li estis multkultura mondcivitano".<br />Marĝene - li estis ateisto, same kiel lia patro.Wimmerhttps://www.blogger.com/profile/18243532464639091659noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-17022100568505059652009-04-24T00:45:00.000+02:002009-04-24T00:45:00.000+02:00Mi ne komprenas multe tiun ĉi diskuton, al kiu est...Mi ne komprenas multe tiun ĉi diskuton, al kiu estas problemo ke li estis judo? Tiu estas la realo, kiu tute ne malhelpas ke li sentis sin ankaŭ esperantisto, mondocivitano, dikredanto, okulisto aŭ kion ajn.Karulohttps://www.blogger.com/profile/09131724432935674228noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-79453103667691290302009-04-17T18:52:00.000+02:002009-04-17T18:52:00.000+02:00Li vere estis Esperantisto!Li vere estis Esperantisto!Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-82907728495670664642009-04-13T00:59:00.000+02:002009-04-13T00:59:00.000+02:00Jes, tio estas bona difino.Jes, tio estas bona difino.Wimmerhttps://www.blogger.com/profile/18243532464639091659noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7534073773293716287.post-18676822900466354632009-04-12T21:37:00.000+02:002009-04-12T21:37:00.000+02:00Laŭ mia opinio sendube oni povas diri, ke Zamenhof...Laŭ mia opinio sendube oni povas diri, ke Zamenhof estis mondocivitano...Anonymousnoreply@blogger.com