poniedziałek, 27 kwietnia 2009

Teleskopo - Internacilingva Scienca Revuo

Aperis la unua numero de Teleskopo - senpaga scienca revuo en la formato PDF.

El la retejo de Teleskopo:

“Teleskopo estas scienca revuo aperanta surrete por publikigi internacilingve artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj kiuj povas esti elŝutataj tute senpage pere de kiu ajn komputilo konektita al interreto kie ajn tra la mondo. Oni ne distingas inter la sciencoj valorante ilin kvazaŭ unu estus pli grava aŭ interesa ol aliaj, kontraŭe, se temas pri kompetenteco aŭ graveco inter la sciencaj kampoj, egalas al ni formalaj, sociaj, kulturaj, aplikaj aŭ natursciencoj.

La revuo Teleskopo ankaŭ ricevas artikolojn pri epistemologio, historio kaj filozofio de la scienco ĉar oni interkonsentas kun la penso de la franca rusdevena filozofo Alexandre Koyré, por citi unu inter multaj sciencpensuloj kiuj komprenas la sciencon tielmaniere, kiu, verkante pri ĉi tiuj temoj, klarigis ke ne ekzistas kiu ajn sciencoj sen la subteno de la filozofado. Krom tio, utilas al la sciencoj diversaj la komprenado de iliaj propraj supozoj, implicoj, konceptoj, fundamentoj ktp.

Ĉar Teleskopo prezentas malsamajn artikolojn verkitaj de diversaj sciencaj verkistoj tra la mondo, esploristoj kiuj kompreneble parolas kaj verkas uzante iliajn proprajn lingvojn, oni decidis fari tion pere de Esperanto, lingvo internacia kiu ne apartenas ekskluzive al specifa lando.”

2 komentarze:

  1. Mi dankas Paweł elkore por la sciigo!

    Sed, la problemo estas, ke, mi trovas nur unu revon, kiam mi malfermas la retejon. Kie estas la revuoj aliaj? Ĉu vi bonvole diru al mi?

    Ĉetano (Verda Stelo) :-)

    OdpowiedzUsuń
  2. Ĉetano, oni devas demandi la kreintojn de la revuo :-)

    OdpowiedzUsuń