La nombro de esperantaj e-libroj (elektronikaj libroj) en mia virtuala biblioteketo, elŝutitaj el la interreto, superis jam la nombron de paperaj libroj aĉetitaj iam en Pollando. Mi esperas, ke ĉiuj estas tute laŭleĝaj. Eldonado de esperantaj libroj en mia lando preskaŭ tute kolapsis - de tempo al tempo aperas nur iaj titoloj, cetere en tre malgrandaj kvantoj. Mi ne povas iri al librovendejo kaj diri "montru al mi librobretaron kun esperantaj eldonaĵoj". Mi suspektas, ke oni farus grandajn okulojn aŭ simple ridus pri tia postulo.
Mi estas (preskaŭ) certa, ke nur e-libroj estas reala oferto kiu povas altiri multajn adeptojn de la lingvo. Estus bone, se UEA transformus multajn malnovajn librojn en ciferajn eldonaĵojn kaj disdonus ilin (aŭ parte vendus) al esperantistoj el la tuta mondo. Homoj en malriĉaj landoj tute ne povas pagi grandajn sumojn kiujn postulas la librovendejo de UEA - por multaj pli facile estas sidiĝi ĉe komputilo (sia propra aŭ publika) kaj legi elektronikajn tekstojn.
Marĝene. La onidira nombro de esperantistoj, kiun kelkaj taksas je 1-3 milionoj, estas miaopinie troigo. Mi timas, ke vere aktivaj esperantistoj estas ne pli ol 100 mil, kvankam tio estas nur mia suspekto. Propagando pri facileco de la lingvo estas sendube grava, tamen ĝi ne funkcias bone kontraŭ la angla, eĉ se ĉiu bone scias, ke la angla estas malfacila. Pli grava estas laŭ mi ne praktika, sed ideologia argumento pri egaleco en lingvaj rilatoj. Mi vidas tion en la Eŭropa Parlamento, kie multaj polaj parlamentanoj malbone, aŭ eĉ preskaŭ tute ne parolantaj la mondajn lingvojn, simple eskapas al siaj ĉambroj, por ke ili ne devu balbuti - dume aliaj diskutas en koridoroj pri gravaj aferoj. Tio estas krianta ekzemplo de malegaleco, ĉar eĉ post multaj jaroj de lingvolernado polo, svedo aŭ greko ne kapablos diskuti egalrajte kun anglo aŭ franco en iliaj lingvoj. Ni ĉiuj scias tion.
Mi timas, ke atendas nin denove laboro ĉe la fundamentoj. Esperanto multe malprogresis en la lastaj 20 jaroj - parte pro teknika progreso kaj angliĝo de la moderna mondo, parte pro kolapso de komunistaj reĝimoj, kie esperanto estis por multaj homoj fenestro al la mondo. Mi ne estas granda optimisto, tamen oni devas ion fari. Mi pensas, ke elektronika libroeldonado estas unu el bonaj direktoj de nia agado. Ne nur por komputiloj, sed ankaŭ por ĉeltelefonoj (ekz. iPhone) kaj specialaj legiloj, kiel Kindle, Plastic Logic kaj aliaj.
Retejoj savos neniun. Cxefe char gxi estas virtualan aferon.
OdpowiedzUsuńKesko de libroservoj kaj pli granda zorgo pri ilin povas iel maniere helpi. En via teksto, gravan aferon vi ne zorgis. Kiu "eldonas", kiel maniere? Vi sxtelas klasikajxon, ok kaj poste?
En ideologio kiu mi "teknologismo", kulturo estas ebleco havis dosieron. Tio ne estas kutlturo !
Verdire, mi ne komprenas sencon (enhavon) de via komento.
OdpowiedzUsuń