Kiel oni scias, el ĉiu vorto oni povas fari multajn aliajn, danke al metodoj de vortfarado – gramatikaj finaĵoj kaj kunmetado de radikoj. Unu el la plej konataj argumentoj favore al Esperanto estas aserto, ke kiam oni konas, por ekzemplo - milon da vortoj, oni povas fari el ili 10 mil vortojn. Konsiderinte la fakton, ke por la ĉiutaga uzo estas necesaj ne pli ol 3-4 mil, oni ofte konkludas, ke nur tiu milo da vortoj sufiĉas.
Statistike tia aserto estas ebla, tamen oni devas memori, ke nur malgranda parto de tiuj aldonaj vortoj apartenas al vere necesaj vortoj troviĝantaj en la grupo de la plej oftaj vortoj. Fakte - mi ne faris precizajn kalkulojn sed mi apogas min sur mia propra sperto - oni povas diri, ke unu milo donas ne pli ol tri mil vere utilaj vortoj, ĉefe faritaj per gramatikaj finaĵoj. Do, konklude, mi estas konvinkita, ke oni nepre devas lerni 2 mil radikojn por sufiĉe bone paroli pri ĉiutagaj aferoj kaj 4-5 mil por esti vere lerta esperantisto. Kompreneble, la avantaĝo de Esperanto kompare kun etnaj lingvoj estas senduba kaj nesubfosebla, tamen propagandaj asertoj pri unu milo estas simple falsaj kaj erarigas komencantojn.
Tamen, mi aldonu, Esperanto estas la ununura instinkta lingvo (krom la gepatra), en kiu oni sentas sin tute libera. Facileco estas la plej grava faktoro kaj la dua estas miaopinie egaleco de interparolantoj, kio tute ne estas ebla kiam oni parolas angle aŭ france. Kelkaj diros verŝajne, ke la dua faktoro estas eĉ pli grava.
Brak komentarzy:
Prześlij komentarz