Pokazywanie postów oznaczonych etykietą personoj. Pokaż wszystkie posty
Pokazywanie postów oznaczonych etykietą personoj. Pokaż wszystkie posty

poniedziałek, 20 kwietnia 2009

El “Vivo de Zamenhof”

Fragmento el la fama biografio de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita en 1920:

“Konscienca pedagogo (de Zamenhof, aldono mia, pw) estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27-an de januaro 1837 en Tikoĉin, ĉe la landlimo inter la pola kaj litva landoj, tiam regataj de la rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en la najbara urbo Bjalistoko, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.

La 15-an de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ la patro akceptis oficialan postenon: ĉe la mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe la Veterinara Instituto kaj en reala gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tre helpis. Baldaŭ la gefiletoj vidis, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo.

Tiun plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado la gepatroj sukcesis havigi al siaj infanoj plenan edukon en la gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome plej fidelan akuratecon al la devo ĉiutaga.”

wtorek, 14 kwietnia 2009

Antaŭ 92 jaroj mortis Zamenhof

Hodiaŭ estas la 92-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof. Li mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio, kie troviĝas ankaŭ lia tombo - en la tombejo ĉe la strato Okopowa, la plej granda juda tombejo en Eŭropo, kiu estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj kaj entenas ĉ. 200 mil markitajn tombojn.

Fotografaĵo de la tombo (el Esperanta Vikipedio).

piątek, 10 kwietnia 2009

De kiu nacieco estis Zamenhof

Lastatempe mi kverelis, ne - kvereletis, en la diskutgrupo Academia pro Interlingua pri la nacieco de Ludoviko Zamenhof. Por ni, polaj esperantistoj, li estis sendube polo, aŭ pli precize, pola judo – la plejparton de sia vivo li loĝis en Varsovio, studis en la Varsovia Universitato, estis komitatano en Pola Esperantista Societo, kunlaboris antaŭ ĉio kun polaj esperantistoj, mortis en Varsovio kie estas ankaŭ lia tombo. Mia oponinto argumentis, ke Zamenhof diris iam “ne nomu min polo” kaj neniam estis civitano de sendependa Pollando, kiu dum lia vivo estis sub rusa, aŭstria kaj prusa regado.

Mi pensas, ke pli bone estus diri, ke li estis judo en pola medio, do certe pli forte ligita kun la pola kulturo kaj socio ol kun iu alia, inkluzive la rusan, kies civitano formale li estis. La tuta mondo priskribas lin kiel polan kuraciston, Pollando havas la privilegion organizi gravajn kongresojn ligitajn kun “rondaj” datrevenoj, kiel la ĉi-jara – 150-a datreveno de lia naskiĝo.

Ni, poloj, pro kompreneblaj kaŭzoj defendas Zamenhofon kiel polon, sed plej grava estas tio, kion li kreis kiel eŭropano. Ĉu ne?

poniedziałek, 16 marca 2009

Claude Piron en dotSUB

En dotSUB oni povas aŭskulti ege interesan, anglalingvan prelegon de la mortinta antaŭ nelonge svisa esperantisto, Claude Piron, unu el la plej eminentaj personoj en la esperanta movado dum ĝia tuta historio. Vi povas selekti lingvan version.

Claude Piron en Vikipedio: pola, esperanta kaj angla.