niedziela, 5 kwietnia 2009

Manlibro por poloj proksimiĝas

Kiel mi jam menciis, mi skribas nun senpagan manlibron de Esperanto por polaj komencantoj. Eldonado de esperantaj libroj en Pollando preskaŭ tute ne ekzistas, kaj se iu volas lerni la lingvon, serĉas manlibrojn en la Interreto aŭ aĉetas malnovajn eldonaĵojn en Allegro aŭ alia aŭkcia sistemo.

Mi skribas la manlibron por personoj, kiuj tute ne konas la lingvon (nun sub provizora titolo Esperanto en dek lecionoj). Ĝi informos pri la gramatika strukturo de la lingvo kaj donos ne pli ol 1500 vortojn. Tamen, krom la ĉefa parto, ĝi entenos ankaŭ legaĵojn el Unua Legolibro de Kabe (eldonita en 1907), liston de utilaj esprimoj, dek laŭtemajn vortarojn, vortareton de komputilaj terminoj, informojn pri esperanta programaro. Krom tio estos ankaŭ aŭdregistroj de kelkaj lecionoj kaj ekzercoj kun vortoj preparataj por la konata programo jMemorize – do, la libro estos vere moderna, konforma al novaj komputilaj teĥnikoj. Ĝi aperos elektronike, kiel dosiero PDF.

La libro aperos printempe kaj mi esperas, ke ĝi kontribuos al revigliĝo de Esperanto en Pollando, speciale okaze de la Universala Kongreso en Bjalistoko kaj 150-a datreveno de Ludoviko Zamenhof. Mi esperas, ke apogos min la retejo de Gazeta Wyborcza, kiu de tempo al tempo publikigas informojn el mia blogo en sia ĉefpaĝo.

image

1 komentarz:

  1. Fakte io tia bezonatas :) Dankon!
    Varsovia Vento,
    Irek

    OdpowiedzUsuń