Fragmento el la fama biografio de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita en 1920:
“Konscienca pedagogo (de Zamenhof, aldono mia, pw) estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27-an de januaro 1837 en Tikoĉin, ĉe la landlimo inter la pola kaj litva landoj, tiam regataj de la rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en la najbara urbo Bjalistoko, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.
La 15-an de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ la patro akceptis oficialan postenon: ĉe la mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe la Veterinara Instituto kaj en reala gimnazio.
Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tre helpis. Baldaŭ la gefiletoj vidis, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo.
Tiun plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.
Per ĉiutaga senripoza penado la gepatroj sukcesis havigi al siaj infanoj plenan edukon en la gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome plej fidelan akuratecon al la devo ĉiutaga.”
Brak komentarzy:
Prześlij komentarz