En la ĉi-suba tabelo mi kolektis latin- kaj grekdevenajn vorterojn koncernantajn numeralojn, kun ekzemploj el Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Mi esperas, ke tio permesos pli bone kompreni la klasikajn radikojn de la lingvo.
baza numeralo | latindevena vortero | ekzemploj | grekdevena vortero | ekzemploj |
unu | uni- | unikorno, uniformo, unisono | mono- | monogamio, monoklo, monolito |
du | bi- | bigamio, biplano, bilaterala | di- | dipolo, diftongo, dipleksa |
tri | tri- | tricepso, triplikato | tri- | trilogio, trigonometrio |
kvar | kvadri- | kvadricepso, kvadrilo, kvadrigo | tetra- | tetraedro, tetralogio, tetrametro |
kvin | kvinkve- | mankas en PIV, kun kvin estas ligitaj kvintesenco, kvintalo, kvinteto | penta- | pentagono, pentodo, pentaedro |
ses | seks, se- | semestro, seksteto | heks(a)- | heksametro, hektodo, heksagono |
sep | septe(m)- | septeto, septembro | hept(a)- | heptagono, heptodo |
ok | okt(o)- | oktobro, oktavo | okt(a)- | oktaedro |
naŭ | novem- | novembro | ennea | mankas en PIV |
dek | dec- | decembro | deka- | dekapodoj, dekalogo, dekalitro |
cent | centi- | centigrada | hekto- | hektolitro |
mil | mille- | mankas en PIV | kilo- | kilogramo, kilometro |
miliono | mankas en PIV | mankas en PIV | mega- | megavato, megatuno |
miliardo | mankas en PIV | mankas en PIV | giga- | gigavato |
duono | semi- | semivokalo, semicirklo | hemi- | hemisfero, hemikranio |
dekono | deci- | decimetro, decilitro | mankas en PIV | mankas en PIV |
centono | centi- | centimetro, centilitro | mankas en PIV | mankas en PIV |
milono | mili- | milibaro, milimetro | mankas en PIV | mankas en PIV |
milionono | mankas en PIV | mankas en PIV | mikro- | mikrosekundo, mikrometro |
miliardono | mankas en PIV | mankas en PIV | nano- | nanosekundo |
multe da, multaj | multi- | multipliki | poli- | poliedro, poligloto |
Saluton Paweł, mi ne scias cxu mi gxenas vin, cxiel, mi sxatus alparoli vin, cxar mi pensas ke estas miskompreno.
OdpowiedzUsuńMi havas tute neniom kontraux vi, mi nur defendas mian pensadon, kaj intencas eviti ke okazos al klaku.net samon denove (morton pro malintereso de uzantoj). Cxefe pro similaj aferoj mi forlasis el klaku.
Kiel bona ekzemplo el novajxoj por klakumi, estas precize cxi tiu, originala, kaj kompleta artikolo. Gxi povas esti interesa aux malinteresa, sed indas gxin publikigi. (Bedauxrinde, mi ne pensas same pri la aliaj klakumitaj blogaxoj de vi, kaj mi atendis gxis vidi ke sendi novajxojn el vian propran blogon estis riskonta).
Ecx pli, se vi ne publikigas cxi tiun blogajxon cxe klaku, mi gxin faros morgaux.
Ombresaco, mi estas homo neema kvereli, do pro tio mi rezignis pri aktiva uzado en Klaku.net. Mi nur, de tempo al tempo, ĵetos okulon, kio nova en la retejo.
OdpowiedzUsuńKun salutoj.
bone, dankon
OdpowiedzUsuń