wtorek, 10 marca 2009

Kiom da esperantistoj estas en la mondo

Verdire, neniu scias tion precize. Oni taksas, ke 1-3 milionoj, tamen oni devas diri, ke tiom kruda pritakso estas rezulto de iom despera nescio. Ne gravas - en la mondo de komputiloj kaj Interreto en ĉiu momento ia instigo povas serioze pligrandigi la nombron de esperantistoj.

Ni premisu, ke ia grava internacia organizaĵo akceptas Esperanton kiel lingvoponton – mi estas certa, ke la interesiĝo pri la lingvo tuj forte kaj rapide ekkreskus. Prikonsiderinte la fakton, ke Esperanton – sur la baza nivelo – oni povas ellerni dum kelkaj monatoj (ĉ. 10-foje pli rapide ol en la kazo de etnaj lingvoj, kiel la angla, franca aŭ germana), oni povus atendi, ke la nombro pligrandiĝus almenaŭ kelkfoje. Ĉio dependas de bezonoj.

Ĉu oni povas pligrandigi la esperantistaron sen oficiala akcepto de internaciaj organizaĵoj? Mi opinias, ke jes, tamen oni devas pli intense uzi la lingvon kiel normalan, plenrajtan ilon, speciale en la Interreto. Skribi kaj diskuti ne nur pri Esperanto, sed per Esperanto. Skribi pri turismo, politiko, komputiloj, ekologio, muziko, filmoj kaj tiel plu. Por ke oni pruvu, ke ĝi estas potenca kaj elasta lingvo per kiu oni povas esprimi ĉion.

Ne nur la facileco de Esperanto estas ĝia granda avantaĝo. Mi opinias, ke antaŭ ĉio ĝia neŭtraleco. Se mi interparolas (fuŝparolas, por diri la veron) angle kun anglalingva persono, mi ĉiam timas, ke li/ŝi ne komprenas min bone aŭ pensas kritike pri mia lingvaĉo. Esperanto estas “fremda” por ĉiuj diskutantoj kaj tio treege kuraĝigas kaj egalrajtigas ilin, permesante libere diskuti.

Mi estas optimisto – estas loko por Esperanto en la monda lingva scenejo, sed necesaj estas precize direktitaj paŝoj. Esperantlingvaj blogoj estas unu el la plej gravaj.

2 komentarze:

  1. en la jaro 1954 la UN rekomendis la uzon kaj instruadon de esperanto al siaj membraj landoj post la peto subskribita de 19 milonoj da homoj...kiom de ili estis esperantistoj? cxu nur unu miliono?. mi ne scias sed tiu numero kuragxigas min kredi ke la esperantistoj estas ververe multaj.

    OdpowiedzUsuń
  2. Estus bone, se vi pravus :-)

    OdpowiedzUsuń