wtorek, 11 sierpnia 2009

Bonlingva Vortaro – invito al kunlaborantoj

Budapeŝta Esperanto-Centro Eventoj dissendis leteron pri iniciato de Marcos Cramer kaj Renato Corsetti krei retan vortaron sub la nomo Bonlingva Vortaro. Mi citu la tutan enhavon de tiu ĉi ege interesa letero:

La Bonlingva Vortaro estas projekto por krei vortaron, kiu ne nur listigos radikojn kaj kunmetaĵojn kun iliaj signifoj, sed ankaŭ mencios informojn pri la uzindeco kaj la lingvostila nivelo de la radikoj kaj kunmetaĵoj.

Kiel bazon por niaj kriterioj de uzindeco ni uzas ĉefe la ideojn esprimitajn en la verko "La bona lingvo" de Claude Piron. Laŭ tiuj kriterioj, multaj nenecesaj  novradikoj el PIV kaj el aliaj fontoj estos markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj kunmetaĵoj por anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan Esperanton, kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj radikoj kaj eleganta vortfarado.

La unua versio de la vortaro kombinos materialon el la Reta Vortaro kun la rekomendoj kolektataj en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj gvidata de Renato Corsetti. Por krei tiun unuan version, ni tamen ankoraŭ serĉas kunlaborantoj.

La Bonlingva Vortaro estas interreta vortaro, kiu funkcias per vikio. Tio signifas, ke simile kiel la Vikipedion, ĝin povas facile redakti ĉiuj interret-uzantoj. Marcos Cramer, la iniciatinto de la Bonlingva Vortaro, programis komputilan programon, kiu aŭtomate transprenis la materialon el la Reta Vortaro al la Bonlingva Vortaro (tion permesas la kopirajta permesilo de la Reta Vortaro). Lia komputila programo tamen intence ellasis tiun materialon de la Reta Vortaro, kiu tuŝas la novradikojn traktatajn en la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj.

Nun venas la sekva paŝo en la kreo de la Bonlingva Vortaro: Krei artikolojn kiuj traktas tiujn radikojn, kiujn malrekomendas la listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj. Tiu laboro ne povas esti farata aŭtomate, do necesas kunlaborantoj por plenumi ĝin. Ĉiu, kiu emas kunlabori pri ĉi tiu laboro por antaŭenigi la Bonlingva Vortaron, anoncu sin ĉe Marcos Cramer: "marcos.cramer@gmail.com"

La retpaĝaro de la Bonlingva Vortaro troviĝas ĉe http://vortaro.wikkii.com

2 komentarze:

  1. Piron? evitinda? Bonlingva?

    Antau jaro Renato, Marcos, Jorge Camacho, Tonyo del Barrio kaj mi rete diskutis pri tiu chi iniciato. Ni ne venis al interkonsento, sed mi certe pli bone komprenis la respektindajn agmotivojn de tiuj kiuj celas krei chi tiun vortaron.

    Nun mi ne volus do diskuti pri la esenco de la iniciato, sed ja pri tri punktoj

    1. Oni povas referenci al "La bona lingvo" de Piron, sed oni konsciu ke Piron mem poste forevoluis de siaj tezoj de antaux 20 jaroj. Sekvante la eksteran ligilon
    http://lingvakritiko.com/2008/03/03/el-interna-kaj-el-ekstera-vortprovizo-analizo-de-la-diskuto/
    oni ja legas en komento de Tonyo:

    "mi pensas ke ni tro ekstremigas la debaton, kaj ke la vera demando ne estas ĉu uzi tipon de lingvaĵo aŭ ne, sed kiam uzi ĉiun el ili.Kaj foje la ekstremigo ne troviĝas en la vera uzo, sed en la argumentado. Post la apero de mia eseo, Piron mem skribis al mi: “Dankon pri via rimarkinda teksto. Mi ĝenerale konsentas kun vi, eĉ se, kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman. En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis *La bona lingvo* en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn”. Li do ne defendis tiajn ekstremistpuristajn asertojn, kiujn oni foje atribuas al li."

    Mi povas atesti ke Piron simile esprimis sin en septembro 2007 en Poznan - mi kredas ke ie en la reto auskulteblas, au -is, liaj tiamaj vortoj.

    2. "multaj nenecesaj novradikoj... estos markitaj evitindaj":
    „evitindeco” estas etikedo evitinda de serioza vortaristo. Vortaro estas afero priskriba, ne preskriba. Kompreneble, oni alskribu „malofta”, „arkaika”, kaj similajn uzinstrukciojn, sed ne „evitinda”!

    3. bonlingva: cxu Vi ne sentas kel arogante estas akapari la adjektivon „bonlingva” por unu opiniantaro...? Chu eble "simplalingva" pli taugus? Tia priskribo shajnas al mi pli objektiva sed ne respektomanka.

    amike
    Istvan Ertl

    OdpowiedzUsuń
  2. Koran dankon, Istvan, pro via komento. Mi persone pensas, ke prudento estas bona gvidilo en tiaspecaj aferoj.
    Ĝenerale mi opinias, ke unue oni devas analizi la internan vortprovizon kaj poste, laŭbezone, importi eksterajn radikojn. Ĉiuspeca lingva "faŝismo" estus eraro.

    OdpowiedzUsuń