Interesan kaj originalan metodon instrui Esperanton montras uzanto cursoesperanto en Twitter. Sub la adreso http://twitter.com/cursoesperanto oni povas trovi malongegajn lecionojn, ekzemple:
Esperanto estas internacia. Esperanto estas relative facila // In-ter-na-tsí-a; fa-tsí-la. Una vocal, una sílaba. Acento en penúltima sílaba.
Memoru, ke en Twitter, kiu estas sistemo de mikroblogoj, oni povas enskribi nur 140 literojn.
Sur Blip (pola Twitter) troviĝas etikedo #esperanto, sed nun ĝi estas nepopulara. Mi ankoraŭ ne skribis en esperanto sur Twitter, sed mi devas provi.
OdpowiedzUsuńMi eĉ havas en Twitter serĉskemon 'esperanto' - fakte, nemulte da enskriboj, sed la estonto apartenas sendube al Esperanto :-)
OdpowiedzUsuń